Ĉina Poŝto emisiis specialajn poŝtmarkojn por bonvenigi la Jaron de Bovo
La 5-an de januaro Ĉina Poŝto emisiis serion da specialaj poŝtmarkoj (du) por bonvenigi la Jaron de Bovo. La bildoj de la du poŝtmarkoj havas titolojn "Strebi por potenciĝo" kaj "Feliĉan Jaron de Bovo". Artisto Yao Zhonghua, la desegnisto de la poŝtmarkoj, kaj Liu Aili, prezidanto de Ĉina Poŝta Grupo, ĉeestis la inaŭguron de tiuj specialaj poŝtmarkoj en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio.
Yao Zhonghua (maldekstre) kaj Liu Aili
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments