El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Turismo>

Kristnasko en Guibei-akvourbeto

| 2021-01-06
Bookmark and Share

Kristnasko estas festata en la tuta mondo, kaj ankaŭ en Ĉinio ĝi populariĝas jaron post jaro. Tion oni povas konstati per la kristnaska dekoracio, kiu fariĝas pli kaj pli ofta en grandaj urboj de la lando, kaj specialaj eventoj, kiel kristnaskaj festoj aŭ vespermanĝoj en lokaj drinkejoj kaj restoracioj. En Gubei-akvourbeto, turismejo apud Simatai-sekcio de la Granda Muro, oni investis en speciala kristnaska programo por allogi turistojn dum la lastaj semajnoj de 2020 kaj la strategio montriĝis efika.



Patro Kristnasko rigardas la Grandan Muron



Kristnaska dekoracio ĉe la pordo de vendejo



Turistoj kun ĉapo de Patro Kristnasko promenas en la Granda Muro


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments