El Popola Ĉinio>头条新闻>

Radioteleskopo FAST malfermiĝos al tutmondaj sciencistoj en aprilo

| 2021-01-05
Bookmark and Share


Laǔ la administrejo de la radioteleskopo FAST (500-metro-apertura sfera radioteleskopo), aŭ la Ĉina Ĉielokulo, sub la Nacia Astronomia Observatorio de la Ĉina Akademio de Sciencoj, ekde la 1-a de aprilo tutmondaj sciencistoj povos fari petojn interrete al la observatorio pri uzo de la teleskopo. La peto estos prijuĝita de komitato de la observatorio, kaj ekde la 1-a de aǔgusto oni povos uzi la aparatojn.


La radioteleskopo ekfunkciis en la 11-a de januaro pasintjare. Komence de ĝia konstruado, oni jam anoncis malfermi ĝin al tutmondaj sciencistoj laŭ la internacia kutimo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments