El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu li ŝvebas en la aero?

| 2021-01-04
Bookmark and Share

La suba foto kaŭzas la impreson, ke la viro ŝvebas en la aero.


c21DSC_0731.jpg


Kion li faras? Ĉu temas pri magia truko? Ĉu iu nova tekniko? Ne. Li estas dancisto kiu prezentas ujgurajn tradiciajn dancojn en Taiguli-placo de la urbo Kuqa de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, okcidenta Ĉinio. Dum dancado, la dancisto iom post iom sin turnas malantaŭen kaj samtempe movas la piedojn kaj krurojn tre rapide. Pro la rapideco, spektantoj ne sukcesas rimarki la ŝvebon, sed per fotilo eblas kapti la ĝustan momenton, kiam ambaŭ piedoj de la dancisto estas en la aero.



La sama dancisto ekvilibras teleron sur sia kapo en alia momento de la danco.



Centre de la podio, li pretiĝas por ŝvebi.



En ŝanĝado de kruroj, la dancisto ŝvebas dum momenteto.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments