Du Sesioj: Ĉinio planas sian estontecon

| 2020-05-27
Bookmark and Share

1125993797_1590397566817_title0h.jpg


Okazas en la Granda Popola Halo de Pekino la du plej gravaj politikaj eventoj de Ĉinio en tiu ĉi jaro: Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj Tutlanda Popola Kongreso (TPK). La simpla okazigo de tiom grandiozaj kunvenoj havas fortan simbolan signifon en lando kie homaj amasiĝoj estis ĝis antaŭ nelonge malpermesataj pro la epidemio de Covid-19. Ne pensu, tamen, ke la tempo de malfacilaĵoj jam finiĝis: defioj estas multaj, kaj ili postulas ŝlosilajn politikojn kiuj difinos la estontecon de Ĉinio.

 

1. La nunaj problemoj kaj defioj de Ĉinio.


Alvenas la fino de la 13-a Kvinjara Plano, kaj tio signifas, ke restas malmulte da tempo finplenumi ĝiajn celojn kaj pritaksi la rezulton, kaj samtempe la lando bezonas elekti siajn prioritatojn por la sekvaj kvin jaroj. Aparte atentokapta temo estas la forigo de malriĉeco en la lando, finplenumota ĉijare, kaj mi vidas kiel natura anstataŭanto de tiu celo la mildigo de socia malegaleco.


La pandemio pri Covid-19 estis la plej granda testo al la mekanismoj de Ĉinio pri publika sano, tuja reago al katastrofo kaj monitorado. Kvankam Ĉinio sukcesis reagi rapide kaj solvi multajn problemojn, tamen ĉiam eblas lerni de la malfacilaĵoj por perfektigi eĉ pli tiujn mekanismojn kaj certigi, ke la lando estos eĉ pli bone preparita por kontraŭbatali epidemion en la estonteco. En sia raporto al TPK, ĉina ĉefministro Li Keqiang substrekis la gravecon de publika sansistemo, kiu ŝajne estos fokuso de ŝtataj politikoj dum la sekvaj jaroj.


Cetere la vivmaniero dum la pandemio donis kernan rolon al temoj kiel hejma oficejo, socia distanciĝo, lernado per interreto kaj la rolo de teknologio en nia ĉiutaga vivo. Estas tendenco, ke tiuj temoj kaptu pli fortan socian atenton dum la sekvaj jaroj, kaj ni eble vidos naskiĝon de nova vivstilo, kun domoj kaj kvartaloj pli bone preparitaj por eventualaj kvarantenoj en la estonteco. Labori kaj studi perinterrete eble fariĝos io pli kutima, eĉ en ĉiutaga vivo.


Krom tio, baldaŭ estos publikigita Civila Kodo, grava paŝo en evoluigo de ĉina leĝaro, kiu pli efike protektos la rajtojn de civitanoj. Tio estas grava atingo, kiu espereble fariĝos simbolo de la nova epoko kiu komenciĝas.


2. La internacia rolo de Ĉinio post la pandemio.


En la antaŭa parto de tiu ĉi artikolo mi ne nombris la plej gravan problemon de Ĉinio en la nuna momento: mildigi la efikon de la pandemio sur la ekonomio de la lando. Tiu problemo tuŝas la tutan mondon, ĉar malkreskis produktado kaj konsumado. Multaj firmaoj bankrotis, kaj sekve la tutmonda merkato estos rearanĝita. Unue, Ĉinio devas efike agadi por eviti bankroton de siaj firmaoj. En frua momento la enlanda merkato povas kompensi eventualan malkreskon en eksportado de kelkaj ĉinaj varoj pro la pandemio eksterlande. Aliflanke, estas rapida kresko de eksportado de ĉinaj medicinaj produktoj, kiuj antaŭe ne estis popularaj eksterlande kaj nun fariĝis gravegaj por kontraŭbatali la pandemion.


Lastaj rezultoj de ĉina ekonomio montras, ke la lando sukcesis mildigi la efikon de la pandemio: en aprilo, ĉinaj eksportoj kreskis je 3.5% (eksterlandaj fakuloj antaŭvidis malkreskon je 15.7%), kaj ĉina enspezo per internacia komerco estis 45.3 miliardoj da usonaj dolaroj (eksterlandaj fakuloj antaŭvidis 6.3 miliardojn da dolaroj). Ĉinio, kiel ĉefa importanto kaj eksportanto, certe ludos ŝlosilan rolon en revigligo de monda ekonomio, kaj la du sesioj estas la taŭga oportuno por pridiskuti la strategion de Ĉinio sub tiu ĉi nova internacia realo. Espereble bonaj novaĵoj venos post ne longe.


3. La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.


Ekde 2017, kiam Donald Trump fariĝis prezidento de Usono, tiu lando klopodas estigi malvarman militon kontraŭ Ĉinio: komerca milito inter ambaŭ landoj daŭris longan tempon, kaj post kiam interkonsento estis atingita, Trump iom post iom rekomencis atakojn al Ĉinio, kiuj lastatempe fariĝis aparte akraj kaj oftaj. Liaj lastaj diroj evidentigas, ke la usona registaro klopodas izoligi Ĉinion per agresemaj politikoj, inkluzive de klopodoj detrui la firmaon Huawei, kaj serĉas pretekston por malfaciligi negocojn de ĉinaj firmaoj kaj eĉ estigi embargon. La plej nova geopolitika armilo de Usono konsistas en la uzo de leĝo, enlanda aŭ internacia, kiel preteksto por politika persekuto. Tiel Usono sukcesis detrui la ĉefajn firmaojn de Brazilo: unue ili spionis tiujn firmaojn, sekve ili uzis pretekston, kiel la uzo de usona monunuo aŭ tekniko, por procesi la firmaon en usona tribunalo, kaj finfine postulis altegajn monsumojn, sufiĉaj por forĵeti tiun firmaon el la ŝaktabulo de mondaj negocoj.


La saman logikon Usono uzas nun, sed pli aŭdace: en usonaj tribunaloj jam estas procesoj kontraŭ ĉina registaro, surbaze de la ideo, ke Ĉinio kulpas pri la pandemio kaj devas kompensi Usonon pro la damaĝo kaŭzita de la viruso, je sumo de pli-malpli la saman valoron de la titoloj de usona ŝuldo aĉetitaj de Ĉinio. Alivorte, Usono inventas ruzan manieron nuligi ŝuldon, kiun ĝi devas pagi al Ĉinio.


La kresko de tensio kun Usono devigas Ĉinion akceli sian teknikan disvolvadon, por ne esti dependa de usona teknologio, kaj en la du sesioj tio estas fokustemo: la lando planas investi 1,4 mil miliardojn da usonaj dolaroj en tiu kampo dum la sekvaj ses jaroj. Ankaŭ necesas sin gardi sur la financa ŝaktabulo, en kiu Hongkongo ludas apartan rolon, ĉar ĝi estas grava financa centro de Azio, kiu peras plejparton de la monfluo inter Ĉinio kaj Usono. Protestoj klare financataj de eksteraj entoj kun la celo malstabiligi Ĉinion (cetere tre similaj al tiuj, kiuj malstabiligis Brazilon dum la pinta momento de ĝia disvolvado) malbone efikis sur Hongkonga ekonomio pasintjare, kaj ricevis oficialan subtenon de usona registaro. Tiuj protestoj ne havas klaran celon, sekve ne eblas prilabori politikojn por kontentigi iliajn postulojn, kaj ofte evoluas al perforto kaj detruado, do ja temas pri risko al nacia sekureco. La problemo estas, ke nocioj kiel ŝtata sekureco, terorismo kaj perforto estas malsame komprenataj de malsamaj landoj, kaj Usono aparte ŝatas interpreti tiujn konceptojn laŭ sia propra plaĉo, sekve, la nova leĝa sistemo pri ŝtata sekureco por Hongkongo ja estas necesa. Mi ne vidas problemon en ĝi nek minacon al la aŭtonomeco de Hongkongo - hongkongaj aŭtoritatoj partoprenas en la diskutoj kaj decidos pri ĝia validiĝo kaj apliko, laŭ la principoj de la politiko “Unu Lando, Du Sistemoj”. Tamen, ne gravas kion Ĉinio faros estonte, Usono ĉiam estos preta por ruze interveni en internaj aferoj de Hongkongo.


Rilatoj kun Usono estos la plej komplika problemo de Ĉinio dum la sekvaj jaroj, kaj Ĉinio bezonos lerte moviĝi sur la geopolitika ŝaktabulo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments