Xi Jinping: KPĈ devas sekvi la ideon "trakti la popolon kiel plej prioritatan kaj alporti feliĉon al la popolo"

| 2020-05-26
Bookmark and Share

La 22an de majo dum kunsido de la delegacio de la Interna Mongolio, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis: "Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) devas sekvi la ideon trakti la popolon kiel plej prioritatan, fidi la popolon, alporti feliĉon al la popolo kaj enradikiĝi ĉe la popolo. KPĈ devas efektivigi tiun ideon per politika dispozicio, praktika laboro, preventado kaj regado de la pandemio de COVID-19 kaj ekonomia kaj socia disvolvado."


TPK-reprezentantoj diris en la diskuto, ke oni devas ĉiam trakti la bonan vivon de la popolo kiel ĉefan prioritaton, strebi por solvi la konkretajn demandojn de la popolo, ekzemple, pri dungado, edukado, socia sekureco, kuracado, loĝado, vivtenado de maljunuloj, nutraĵa sekureco, publika sekureco kaj aliaj, por ke la popolo spertu la efikon de tiuj politikoj kaj havu pli bonan vivon.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments