Novigado fariĝis unu el la trajtoj de ĉina progreso: intervjuo kun la prezidanto de la Fondaĵo Italio Ĉinio, la itala industriisto Mario Boselli

| 2020-05-25
Bookmark and Share

Pietro Fiocchi


Mario Boselli ekde kelkaj semajnoj estas la nova prezidanto de la prestiĝa Fondaĵo Italio-Ĉinio, unu el la plej altaj institucioj en Italio por kulturaj kaj komercaj rilatoj kun Ĉinio, kie Mario Boselli vizitis unuafoje  en la jaro 1978 kaj kien ekde tiam li daŭre kaj regule iras pro taskoj kaj profesiaj kaj instituciaj.


Mario Boselli, industriisto en la tekstila sektoro, komencis sian profesian aktivecon en 1959 en la patra entrepreno, la “Carlo Boselli”, en norda Italio. De la 1970-aj jaroj ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj, li disvolvis la familian entreprenan agadon ambaŭ en Italio kaj eksterlande, forlasante ĝin en 2005 por zorgi pri novaj taskoj.


De 1999 ĝis 2015 li estis la prezidanto de la Nacia Ĉambro de Itala Modo, en kiu li daŭre havas la postenon de honora prezidanto. En la pasinteco li estis prezidanto de la Itala Tekstila Federacio (Federtessile), de la Internacia Foiro de Milano, de Pitti Immagine, de la Internacia Silka Asocio kaj membro de la Estraro de UBI Banca (Unio de Italaj Bankoj).


En 2017 oni donis al li la taskon estri la Itala-Ĉinan Instituton kaj estis konfirmita en tiu ĉi rolo en 2019. Mario Boselli estas membro de la decida konsilantaro de multnombraj kompanioj en diversaj sektoroj. Li ricevis diversajn honorigajn titoloj, inter tiuj tiu de Laborkavaliro (1990) kaj tiu de Grandkruca Kavaliro de la Meritordeno de la Itala Respubliko (2007) donitaj al li de la Prezidanto de la Italio, kaj tiu de Komandoro de la Nacia Ordeno de la Honora Legio (2002), tre alta honoriga titolo atribuita de la Franca Respubliko.


Al tiu ĉi eminentulo ni petas komenti pri iuj el la ĉefaj aktualaj aferoj.


La prezidanto Mario Boselli, membro de la juĝantaro, donas premion okaze de la Semajno de la Modo en Pekino, en la jaro 2018


Ĉinio en la lastaj 70 jaroj: kiel vi taksas ĝian socian evoluon, ĝian ekonomian disvolviĝon?


Mi kredas, ke ili estis progreso kaj disvolviĝo unikaj en la historio de ĉi tiu lasta jarcento. Rilate al la ekonomia aspekto, kiun mi plej bone konas, mi persone sekvis ĝin dum la lastaj kvardek jaroj, ekde 1978 ĝis hodiaŭ, ekde la komenco de la epoko de Deng Xiaoping. Mi havas rektan scion pri ĉi tiu periodo, ĉar mi multfoje havis diversajn respondecojn, unue kiel prezidanto de la Internacia Silka Asocio kaj poste kiel prezidanto de Nacia Ĉambro de Itala Modo, sed ankaŭ kiel entreprenisto. Mi ĉiam povis observi de tre proksime la ekonomiajn aspektojn de Ĉinio. Dum ĉi tiuj kvardek jaroj Ĉinio ĉiam kreskis multe, diversmaniere.


En la unuaj jaroj estis la kvanto, kiu kreskis. Dum la lastaj ĉirkaŭ du-dek jaroj en Ĉinio oni unue atentas pri la kvalito de la produktaĵoj. Tiu ĉi procezo okazis konforme al la reguloj kontraŭ la poluado kaj laŭ la laboraj leĝoj. Ĉina rimarkinda evoluo dependas de la efektivigo de novaj teknologioj, de la investoj en novaj kampoj. Ĉinio konstruis 22.000 kilometrojn da altrapida fervoja reto en ok jaroj. Mi kredas, ke neniu alia lando povas realigi tian aferon.


Nuntempe mi daŭre konsideras Ĉinion la fabriko de la mondo, sed ankaŭ la laboratorio por la estonteco. Novigado fariĝis unu el la trajtoj de ĉi tiu ĉina progreso, kiu certe estas unika en la mondo. Socia progreso kaj pliboniĝo de vivnivelo en Ĉinio ĉiam iris kune kun la ekonomia disvolviĝo.


La Zono kaj Vojo: kion vi pensas pri ĉi tiu ĉina iniciato kaj ĝiaj ekonomiaj, kulturaj kaj sociaj utiloj?  


Mi ĉiam estis granda subtenanto de la interkonsento pri la disvolvo de la Zono kaj Vojo subskribita la 23an de marto 2019 inter la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la itala ĉefministro Giuseppe Conte.


Kiam en Italio estis iuj duboj kaj iuj homoj ne estis favoraj, mi ĉiam estis favora al la interkonsenton kaj apogis ĝian subskribon. Mi kaj tiam kaj nun estas tute konvinkita pri tio. La kriz-okazo de COVID-19 malrapidigis ĉion, sed mi atendas la rekomencon de ĉi tiu iniciato kaj la disvolviĝon de ĝia potencialo en la ekonomiaj, kulturaj kaj sociaj sferoj.


Kia estas nun la situacio de la kunlaboro inter Italio kaj Ĉinio? Kiujn projektojn pri kultura kaj industria disvolviĝo vi konsideras prioritataj kaj realigeblaj?


La kunlaboro inter Italio kaj Ĉinio estas bona, ankaŭ rilate al la solidareco. Kiam Ĉinio unue havis la problemon de Koronaviruso, Italio faris ion por helpi. Mi persone zorgis pri la bezono de sanitaraj produktaĵoj provizante ilin al kolegoj kaj geamikoj en Ĉinio. Kiam la problemo estis en Italio, Ĉinio faris eĉ plimulte koncerne la kvanton de la helpo, sed tio ankaŭ dependas de la fakto, ke Ĉinio havas pli da rimedoj ol Italio.


Pri la komunaj evoluaj projektoj, mi komencas de iu ekonomia kaj financa bezono: hodiaŭ en Italio ni havas krizon, kiu de sanitara fariĝis ekonomia kaj financa, ĉar la blokado kiu okazis kaj la halto de serio da valoraj aktivecoj kreis realajn problemojn, precipe por malgrandaj kaj mezgrandaj industrioj. Oni devus fari ĉion ajn, kion povus disvolvi la industriajn kaj komercajn rilatojn inter Italio kaj Ĉinio.


En tiu ĉi momento estus dezirinde, ke Ĉinio helpu Italion aĉetante pli da italaj produktoj. En ĉi tiu kadro, la Fondaĵo Italio-Ĉinio, inter aliaj, laboros por antaŭenpuŝi la iniciaton de la prezidanto Xi Jinping, t.e. la venonta Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu okazos komence de novembro en Ŝanhajo. Kultura progreso sekvas ekonomian evoluon, tamen unue oni devas sekurigi la entreprenojn.  


La prezidanto Mario Boselli kun la premiitaj partoprenantoj de la Semajno de la Modo en Pekino


Ĉinio havas kreskantan rolon en la internacia komunumo. Kion vi opinas pri la laboro, kiun la ĉina registaro faras por malaltigi malriĉecon en la mondo?


Ĉinio faris kaj faras multon. Mi ŝatus mencii la ekzemplon de la Afriko, kie la ĉina registaro en la lastaj jaroj helpis disdonante gravajn financajn subtenojn. Kiel en aliaj landoj, Ĉinio plenumas strategiojn, kiuj garantias reciprokan profiton.


Ekde ĉi-jare la Ĉina Internacia Eldona Grupo kunlaboros kun Unesko por eldoni la Unesko-Kurieron en Esperanto. Kiel vi juĝas ĉi tiun iniciaton?


Antaŭ iom da jaroj mi vere interesiĝis pri la Esperanto-afero, pensante, ke ĝi povis esti la panaceo por ĉiuj la malbonaĵoj de la komunikado. Sed poste ŝajnis al mi, ke Esperanto hodiaŭe estas pli iu espero, sonĝo ne facile realigebla, ĉar ekzistas iuj lingvoj, ekzemple la angla, kiu efikas por ĉio, kvazaŭ ia praktika Esperanto.


Tamen, se ankaŭ dank’al tiu ĉi kunlabora iniciato, kiun mi konsideras pozitive, helpos disvastigi Esperanton, tio etstas tre bone.


Kiun rolon vi antaŭvidas por Ĉinio en la post-COVID-19a  mondo?


Post la krizo oni daŭros labori por la socia kaj ekonomia evoluo. La iniciato de la Zono kaj Vojo estos plua kontribuo al ĉi tiu procezo. La post COVID-19 tempo similas al la post mondmilita epoko. La diferenco estas, ke militoj ankaŭ detruas materialajn varojn kiel domojn, fabrikojn kaj infrastrukturojn. COVID-19 mortigas homojn, sed aferoj, infrastrukturoj estas ĉiuj tie.


La rekomenco estos simila al tiu de la post-milita periodo, koncerne la sintenon de konsumantoj, kiuj volos vivi, ĝoji kaj aĉeti varojn. Post la COVID-19 okazos ĉi tiuj samaj pozitivaj sintenoj, sed sen suferi la problemon de la rekonstruado, tial la rekomenco estos pli rapida.


Mi povas diri, kiel sendependa administranto en la estraro de ŝanhaja kompanio kvotata ĉe la borso, kiu havas ĉiujn siajn agadojn en Ĉinio, ke la rekomenciĝo de la ekonomia kaj financa aktivecoj en Ĉinio jam atingis vere rimarkindajn ciferojn.   




*Fotoj ĝentile donitaj okaze de la intervjuo de la prezidanto de la Fondaĵo Italio Ĉinio




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments