Kiel ĉina vilaĝo liberiĝis de malriĉeco?

| 2020-05-19
Bookmark and Share

La vilaĝo Zhujiahu en Yiyuan-gubernio de la provinco Shandong, orienta Ĉinio, iam estis tipa malriĉa vilaĝo. Antaŭe la vilaĝo estis malpura kaj malorda -- ŝtona digo, kadukaj domoj, kotaj vojoj, sekaj kanaletoj... ĉiuj ne estis bone zorgataj. En la lastaj jaroj, la vilaĝo pozitive disvolvas ne nur kultivadon de ĉerizarboj kaj pomarboj, sed ankaŭ turismon, kaj iom post iom liberiĝas de malriĉeco.


La vilaĝo Zhujiahu 


La vilaĝo Zhujiahu 


Manko de akvo iam malhelpis la produktadon de fruktoj. Kun subteno de diversnivelaj registaroj, la vilaĝa komitato kondukis la vilaĝanojn konstrui kanalojn, kaj tiel estas solvita la problemo pri manko de akvo. En la lastaj jaroj, vilaĝanoj rikoltas multe da fruktoj ĉiujare, kaj iliaj enspezoj kreskas jaron post jaro. Nun en la vilaĝo estas kultura placo, parkejo kaj rekonstruitaj vojoj. La aspekto de la vilaĝo multe pliboniĝis kaj ĝi fariĝis bela vilaĝo provinc-nivela.


Familia hotelo en la vilaĝo


Familia hotelo en la vilaĝo


La vilaĝo enkondukis kapitalon por krei familiajn hotelojn, kiuj multe antaŭenigis disvolvadon de kampara turismo. 


Redaktoro: Kang Caiqi  


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments