Turismo laŭ la aŭtovojo G217 prosperigas vilaĝojn
La aŭtovojo Dushanzi-Kuqa, ankaŭ konata kiel G217, estas unu el la plej belaj aŭtovojoj de Ĉinio. Ĝi ligas la urbon Dushanzi, en la norda parto de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, al la urbo Kuqa, sude de ĝi. La aŭtovojo preterpasas belegajn pejzaĝojn, inkluzive de glaĉeroj, arbaroj kaj stepoj, kaj dum somero inter 15 mil kaj 18 mil turistoj veturas tra tiu aŭtovojo en nur unu tago.
Sinjorino Nueryemu Ruzi
Kangcun-vilaĝo de la urbo Kuqa estas unu el la kelkaj vilaĝetoj apud la aŭtovojo. Tie loĝas 1 606 homoj, kaj la tuta loĝantaro de la vilaĝo estas 3 400 homoj se oni ankaŭ enkalkulu la homojn kiuj loĝas ĉe la karbominejo proksime al la vilaĝo. Dum longa tempo laboradi en karbominejo estis la nura enspezofonto por la vilaĝanoj, kiuj estis malriĉaj kaj ne havis komforton. Pro la konvena situo ĉe la aŭtovojo, turismo ekvigliĝis en la regiono kaj enspezigas la vilaĝanojn, kaj ili sukcese forlasis malriĉecon.
Mi vizitis la vilaĝon kaj konatiĝis kun sinjorino Nueryemu Ruzi, unu el la multaj vilaĝanoj kiuj profitas de turismo por forlasi malriĉecon. Ŝia edzo laboras en la minejo kaj enspezas 3 000 juanojn monate. Ŝi sukcesis ĉiujare enspezi malmultajn sumojn per eventuala laboro, kiel helpi najbarojn en bieno. La alveno de turistoj kaj la agado de la loka registaro instigis ŝin transformi sian hejmon en gastejo por la turistoj kiuj veturas laŭ la aŭtovojo.
Enirejo de ŝia hejma gastejo, nomita Duku
Estas okulfrapa la simileco inter ŝia hejmo kaj tiuj de ŝiaj najbaroj: ĉiuj domoj estas novaj kaj aspektas iugrade similaj, montrante ke la vilaĝo estis renovigita antaŭ nelonge sub gvido de la vilaĝa komitato. Ŝia domo estas simpla. Ĝi havas kelkajn dormoĉambrojn, necesejon kaj unu manĝoĉambron ujgur-stilan, kie homoj sidiĝas sur tapiŝo. La kuirejo troviĝas ekster la domo. Malantaŭ la domo troviĝas eta ĝardeno kaj forcejo kie ŝi kreskigas legomojn kaj kreskaĵojn.
Sinjorino Nueryemu klarigis, ke dum plejparto de la jaro turistoj ne tiom abundas, do ŝi konservas unu ĉambron por si mem kaj rezervas la aliajn ĉambrojn por eventualaj gastoj kiuj venas por tranokti. Dum somero, tamen, la nombro de turistoj multobliĝas, kaj ŝi foje tranoktas en tendo ekster la domo por ricevi pli da gastoj kaj altigi enspezon. Ĉar la vilaĝo mem ne estas turismejo, preskaŭ ĉiuj turistoj venas nur por tranokti kaj foriri en la sekva tago. Ŝi akceptas maksimume dek turistojn samtempe en sia hejma gastejo, kiu estas simpla, pura, komforta kaj agrabla. Tranokto en ŝia gastejo kostas 300 juanojn, kaj ŝi ankaŭ provizas manĝon al la turistoj kontraŭ aldona pago. Tio signifas, ke en ununura nokto ŝia malneta enspezo povas superi la salajron de ŝia edzo en la minejo!
Hejma gastejo Duku en Kangcun-vilaĝo
Samkiel aliaj ujguroj kiujn mi konis en Xinjiang, sinjorino Nueryemu estas gastema kaj ŝatas babili. Ŝi invitis min sidiĝi ĉe la ujgur-stila manĝotablo, kie kutime manĝas ŝiaj gastoj, kaj donis al mi teon kaj kelkajn lokajn bongustaĵojn por manĝi dum la intervjuo. Ŝi scipovas nur la ujguran lingvon kaj nia babilado estis perata de interpretisto. Tio igis min scivolema, kiel ŝi komunikas kun gastoj, ĉar ŝi diris, ke ŝi gastigas multajn turistojn el foraj lokoj de Ĉinio.
Ŝi klarigis, ke la vilaĝa komitato provizas al ŝi kaj aliaj vilaĝanoj servon pri interpretado, do ŝi kontaktas la komitaton kaj ili tuj sendas interpretiston al ŝia gastejo. Ŝi aldonis, ke studentoj de loka lernejo lernas la ujguran kaj ankaŭ la ĉinan, kaj en la frua aĝo ili kapablas flue paroli ambaŭ lingvojn. Pro tio, ŝi foje petas helpon de loka infano aŭ adoleskanto, ĉar ili estas helpemaj kaj ŝatas praktiki lingvojn.
Unu el la ĉambroj de la hejma gastejo Duku, preta por ricevi gastojn
Mi supozas, ke ankaŭ interpretisto por la angla lingvo estas en la vilaĝo, ĉar sinjorino Nueryemu diris, ke ŝi neniam gastigis eksterlandanojn, sed kelkaj aliaj vilaĝanoj gastigis kelkajn fojfoje. Krom interpretado, la vilaĝa komitato provizas aliajn servojn tre konvenajn por hejmaj gastejoj, ekzemple, iufoje ŝia gastejo estis plena de turistoj, kiuj formanĝis plejparton de ŝia stoko de manĝaĵo. Sekvatage la turistoj foriris kaj alia grupo estis alvenanta, sed mankis ingrediencoj por kuiri por ili. Tiam ŝi kontaktis la vilaĝan komitaton, kiu tuj provizis al ŝi manĝaĵon sufiĉan por manĝigi la novajn gastojn. Krom la komitato, vilaĝanoj ankaŭ kutimas helpi unuj la aliajn pri pluraj bezonoj de la ĉiutaga vivo.
Dum somero turistoj abundas, sed ili estas tre malmultaj dum plejparta tempo en la jaro, do ŝi ne havas multe da laboro nek multe enspezas ekster la turisma sezono. Kiam turistoj mankas, ŝi prizorgas sian gastejon, kaj kiam ŝi havas liberan tempon, ŝi trovas portempan laboron en la vilaĝo, manĝejo, hoteleto aŭ helpi najbarojn pri agrikulturo.
Malantaŭ la domo estas forcejo por kreskigi foliojn kaj legomojn.
Turismo en la vilaĝo komencis en 2 019. La turistoj kiuj iras laŭ la itinero de G217 kutimas interkomuniki dumvoje, kaj komence ili buŝ-al-buŝe informiĝis pri la vilaĝo kaj la ebleco tranokti ĉe lokaj vilaĝanoj. Post nelonge la turisma aŭtoritato de la loka registaro komencis reklami pri la vilaĝo, kiu estas klasifikita kiel AA-nivela loka turismejo. Nuntempe jam eblas rezervi ĉambrojn en lokaj gastejoj per Ctrip kaj aliaj apoj, kiuj faciligas turismon en tiu regiono. En la jaro 2 020 estis inaŭgurita servocentro de la aŭtovojo Dushanzi-Kuqa, kiu provizas plurajn servojn al la turistoj, ekzemple, informoj pri gastejoj, vetero, itineroj ktp. La nombro de turistoj daŭre kreskas jaro post jaro.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat