Jarfina noktovivo en Kunming

| 2020-12-31
Bookmark and Share

Alvenis la jarfino, kaj en la tuta mondo parkoj kaj butikoj estas plenaj de koloraj lampoj kaj kristnaska dekoracio. En la urbo Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan, la Parko 1903, kreita laŭ la koncepto de malferma park-bazaro, funkcias kiel butikumcentro, parko kaj loko por distri kaj amuziĝi. Tie multaj homoj promenas vespere kaj ĝuas la belan dekoracion kreitan por la jarfino kaj la artan programon kiu okazas en malfermaj areoj. La homoj surstrate ankaŭ atestas la revigliĝon de la ĉina noktovivo post la epidemio de KOVIM-19, kiu profunde markis la jaron 2020, kaj simbolas la esperon, ke en 2021 niaj vivoj renormaliĝos en la tuta mondo. Feliĉan novjaron!












Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments