Antikvaj pentroteknikoj estas heredataj
Yao Shulong estas popolpentristo el Shijiazhuang, Hebei-provinco. Kiam li aĝis ses jarojn, li vizitis Pilu-templon kaj estis forte impresita de ĝiaj delikataj murpentraĵoj. De 2006 Yao okupiĝas je pentrado de antikvaj murpentraĵoj. Li uzis konturdesegnadon per peniko sen kolora tuĉado, kolorigon, orumon kaj aliajn tradiciajn teknikojn, kaj kopiis la 200-kvadrat-metran murpentraĵon en la templo. Li ankaŭ okazigis ekspoziciojn, prelegojn kaj senpagan trejnadon por disvastigi la tradiciajn ĉinajn pentroteknikojn.
Fotoj: Chen Qibao
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments