Viena Filharmonia Orkestro okazigos novjaran koncerton sen spektantoj
Laŭ la raporto de la Aŭstra Brodkasto en la 29-a de decembro, la Viena Filharmonia Orkestro okazigos la novjaran koncerton en la Ora Halo en la 1-a de januaro 2021 laŭplane. Sed pro KOVIM-19, ne estos surloka spektantaro ĉe la koncerto.
Riccardo Muti, 79-jara direktoro de la novjara koncerto, diris en gazetara konferenco en la 29-a de decembro, ke ĉiuj flankoj varme diskutis, ĉu okazos la koncerto, sed finfine ili atingis la konsenton: malgraŭ la epidemio, muziko kaj arto ne devas esti forlasitaj. La koncerto estos elsendita en 90 landoj kaj regionoj por alporti mesaĝon de espero.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat