El Popola Ĉinio>头条新闻>

La famaj piroj de Korla

| 2020-12-30
Bookmark and Share

Meze de la antikva Silka Vojo, la urbo Korla, en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, estas konata kiel "Pira Urbo" pro la abundo de piroj, konataj kiel aromaj piroj aŭ piroj de Korla, kiuj estas famaj en Ĉinio kaj eksterlande kaj ricevis premiojn en multaj konkursoj tra la mondo. En tiu regiono la klimato estas milda kaj la grundo estas fekunda, tre taŭgaj por piroj kaj aliaj fruktoj. Pirojn oni rikoltas dufoje jare, en printempo kaj aŭtuno, kaj en somero kaj vintro laboristoj tondas branĉojn de la pirarboj por pliefikigi la produktadon kaj certigi bonkvalitan produkton.


DSC_0213.jpg

Piroj kiujn mi gustumis en la hejmo de loka kamparano


Por pli bone konservi la fruktojn post rikolto, estas granda stokejo kiu konservas la fruktojn sub taŭga temperaturo, for de lumo, humideco kaj odoroj, en kondiĉoj kiuj permesas konservi ilin dum pluraj monatoj, eĉ unu jaro! El tie la fruktoj iras al tuta Ĉinio kaj ankaŭ eksterlandoj. Post ilin gustumi por unua fojo, piroj de Korla tuj fariĝis miaj plej ŝatataj, kaj mi jam malkovris, ke ili estas vendataj en superbazaro proksime al mia hejmo en Pekino.


DSC_0187.jpg

Laboristo tondas branĉojn de pirarbo komence de vintro en Korla.


Loka produktisto klarigis al mi, ke estas etaj diferencoj inter viraj kaj inaj piroj, kaj la inaj estas pli bongustaj. Homoj kiuj laboras en pirfarmo aŭ pirstokejo kapablas tuj distingi inter viraj kaj inaj piroj nur per rigardo! Mi tamen, post detala rigardado, ne sukcesas trovi la diferencon.


Alia grava klarigo estas tiu, ke ruĝiĝantaj piroj estas pli bongustaj. Mi tamen aldonas, ke eĉ tiuj piroj tute verdaj estas bongustegaj. Piroj de Korla estas sukoplenaj kaj bongustaj, ili facile fandiĝas en la buŝo.


DSC_0161.jpg

Fakulo klarigas pri la trajtoj de piroj de Korla kaj montras diferencojn inter piroj ina kaj vira.


Alia interesa informo pri tiuj piroj estas tio, ke ili havas agrablan odoron, pro tio oni konas ilin kiel aromaj piroj. Tiu odoro venas de oleo nature produktata de la frukto, kiu akumuliĝas sur ĝia ŝelo. Tiu oleo estas manĝebla, sed ne nur, ĝi efikas ankaŭ kiel natura protektilo por la frukto, kiu ne ricevas pesticidojn. En Xinjiang, homoj ne lavas la pirojn antaŭ ol manĝi ilin, sufiĉas froti la pirŝelon per viŝtuko aŭ papertuko kaj jen, ĝi estas preta por esti manĝita, ĉar la tuko demetas la oleon kune kun malpuraĵoj, kaj restas pura frukto.


DSC_0149.jpg

Piroj sur kamiono ĉe stokejo en Korla: el tie la piroj estas forsendataj al tuta Ĉinio kaj eĉ eksterlandoj.


En Brazilo mia familio ĉiam celebris novjaron kun multaj fruktoj sur la tablo. Ĉijare mi jam aĉetis pirojn de Korla por manĝi dum la novjaro, tiel mi povas samtempe manĝi bongustaĵon kaj rememori miajn agrablajn tagojn en tiu urbo kiun mi tre ŝatas.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments