【E-radio】Ĉina Tajĝiĉuan-o enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de Unesko

| 2020-12-29
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Aperis mutacio de KOVIM-19 kun pli forta propagiĝa kapablo

– Ĉina Tajĝiĉuan-o enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de Unesko

– Komenciĝos torĉ-stafetado de Tokiaj Olimpikoj post malpli ol cent tagoj

– Ĉina sondilo Chang'e-5 revenigis lunan specimenon al la Tero

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Aperis mutacio de KOVIM-19 kun pli forta propagiĝa kapablo

 

La Monda Organizo pri Sano deklaris, ke multaj esplor-institucioj en Britio nun studas la efikon de la novkoronvirusa mutacio pri propagiĝo, patogenezo kaj antikorpa reago. Laŭ datumoj raportitaj de Britio, la propagiĝa kapablo de la novkoronvirusa mutacio pliiĝis, kaj la propagiĝa indico altiĝis de 1,1 ĝis 1,5. Kazoj de tiu nova mutacio jam aperis en Aŭstralio, Islando, Italio, Nederlando kaj Danio.

 

– Ĉina Tajĝiĉuan-o enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de Unesko

 

La 17-an de decembro Tajĝiĉuan-o, la ĉina tradicia luktoarto kaj sistemo de korpa ekzercado, estis enskribita en la Reprezentan Liston de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro de Unesko. Alia honore enlistigita projekto estas "Wangchuan-ceremonio kaj rilataj praktikoj por konservi daŭrigeblan ligon inter homo kaj maro", kio estis kune proponita de Ĉinio kaj Malajzio. Nun Ĉinio havas 42 nemateriajn kulturajn heredaĵojn en la listo, okupante la unuan lokon en la mondo.

 

– Komenciĝos torĉ-stafetado de Tokiaj Olimpikoj post malpli ol cent tagoj

 

Torĉ-stafetado de Tokiaj Olimpikoj komenciĝos en la 25-a de marto 2021 en la Nacia Futbala Trejncentro en Fukushima, japana gubernio trafita de cunamo en 2011. Post trapaso de 47 japanaj provincoj kaj gubernioj en 121 tagoj, la agado finiĝos en la Tokia Olimpika Stadiono vespere de la 23-a de julio, la malferma tago de la Tokiaj Olimpikoj. Por garantii sanon de ĉiuj partoprenantoj, la Organiza Komitato de Tokiaj Olimpikoj planas simpligi programojn kaj laǔeble redukti oficialajn aǔtojn kaj spektantojn.

 

– Ĉina sondilo Chang'e-5 revenigis lunan specimenon al la Tero

 

Je la 1-a horo kaj 59 minutoj de la 17-a de decembro la sondilo Chang'e-5 surteriĝis en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, norda Ĉinio, kunportante specimenojn kolektitajn sur la surfaco de la Luno. La Universala Esperanto-Asocio sendis gratulan leteron al la Ĉina Esperanto-Ligo pri tiu trarompa atingo. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke Ĉinio nepre devas sin dediĉi al antaŭenigo de scienco kaj tekniko por fariĝi la ĉefa monda centro pri scienco kaj novigo.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments