【Facila Radio-programo】Ĉina esplorilo Chang'e-5 revenigis specimenon de la Luno al la Tero

| 2020-12-28
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

Ĉina esplorilo Chang'e-5 revenigis specimenon de la Luno al la Tero


Je la 1-a horo kaj 59 minutoj de la 17-a de decembro la esplorilo Chang'e-5 surteriĝis ĉe la antaŭplanita loko en Siziwang, en la Aŭtonoma Regiono Interna Mongolio, norda Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulon kaj saluton al la laborantoj de la projekto. 


La esplorilo plenumis multajn taskojn: kolekti specimenon sur la Luno, ekflugi el la Luno, kupli en la luna orbito kaj revenigi la lunan specimenon. 


La 17an de decembro Universala Esperanto-Asocio sendis gratulan leteron al Ĉina Esperanto-Ligo pri la trarompa atingo de Ĉinio:


Hodiaŭ, unuafoje post la sepdekaj jaroj, la spacmisio Chang'e-5 revenigis specimenon de lunaj rokaĵoj al la Tero. Ĉinio estas la tria spac-potenco post Usono kaj Rusio kiuj tion faris antaŭ preskaŭ duonjarcento.


Aŭtonoma: memstare decidanta pri kelkaj politikaj aferoj.

Kupli: funkciigi kune du aŭ plurajn maŝinojn aŭ elektrajn elementojn por la sama kaj komuna laboro.

Misio: komisio por grava celo donita de ŝtato al privatulo.

Orbito: kurba linio sekvata de astro dum ĝia irado ĉirkaŭ alia astro.

Specimeno: prov-ekzemplero aŭ ekzempleroj, eta kvanto da vendaĵoj aŭ konindaĵoj montrataj por veki scivolon, informi, reklami, ebligi takson, studon.

 

Tiu estis la facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments