【E-radio】Transloĝiĝis la monde plej soleca elefanto

| 2020-12-28
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:



– Emisiitaj memormoneroj pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022


– Adiaŭo al granda pando vojaĝanta en Ueno de Tokio, Japanio


– Transloĝiĝis la monde plej soleca elefanto


– Perdita trezoro de Yuanmingyuan revenis hejmen


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Emisiitaj memormoneroj pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022


La 1-an de decembro en Pekino, Ĉina Popola Banko kaj la Organiza Komitato de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kune okazigis ceremonion pri emisio  de memormoneroj oraj kaj arĝentaj pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. He Jianghai, vic-ĝenerala sekretario de la komitato, diris en sia parolado, ke emisio de la memorigaj moneroj estas grava parto de la preparoj por la Vintraj Olimpikoj.


– Adiaŭo al granda pando vojaĝanta en Ueno de Tokio, Japanio


La 7-an de decembro grandega afiŝo estis pendigita sur konstruaĵo en Ueno, Tokio, por danki al la granda pando Xiangxiang pro ĝia vizito al Ueno. La granda pando vojaĝas en Japanio kaj revenos al Ĉinio fine de decembro. Lastatempe en Ueno okazis adiaŭaj agadoj.



– Transloĝiĝis la monde plej soleca elefanto


La 29-an de novembro, la 35-jara vira azia elefanto Kavan, de Islamabada bestoĝardeno en Pakistano, ekvojaĝis al rezervejo de sovaĝaj bestoj en Kamboĝo per aviadilo kaj kamiono. En 2012, Kavan fariĝis la nura azia elefanto en Pakistano kaj la plej soleca en la mondo. En Kamboĝo, Kavan komencas sian novan vivon.



– Perdita trezoro de Yuanmingyuan revenis hejmen


La 1-an de decembro, Nacia Administracio de Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio kaj la pekina registaro okazigis ceremonion por la reveno de bronza ĉevalkapo, perdita antaŭ 160 jaroj,  al sia hejmo Yuanmingyuan, ankaŭ konata kiel la Malnova Somera Palaco, kie ĝi restos eksponata al la publiko. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke necesas plimultigi kaj plibonigi kulturajn servojn kaj certigi, ke ĉiuj homoj havu aliron al ili.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments