El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Aperis rozoj en kampuso de ĉina universitato en Kristnasko

| 2020-12-28
Bookmark and Share

En Kristnasko ruĝaj rozoj aperis tra la tuta kampuso de la Pekina Fremdlingva Universitato. La klarigoj diras: "Por urĝa okazo de subita enamiĝo" kaj "Vi povas preni ĝin se vi estas malgaja! Feliĉon al vi!!!"  


La iniciatinto de ĉi tiu agado estas Zhang Kunpeng, studento de la universitato. Lia inspiro venis de ruĝaj kestoj en francaj stratoj. En la kestoj estis rozo, kun la frazo sur la kovrilo "kaze de subita enamiĝo, rompu la vitron". Zhang pensis, "ĉu interese se mi faros la saman en nia kampuso?"


Ruĝa kesto en Francio


Li aĉetis dek rozojn kaj metis ilin en angulojn de la kampuso.





Rozoj en la kampuso


2020 ne estas bela pro la epidemio de KOVIM-19. Li diris: "Ni ricevas tro da negativaj energioj ĉi-jare. Mi volas, ke oni vidas belon kaj amas la vivon." 


Redaktoro: Kang Caiqi 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments