En Sichuan troviĝis fosilio de granda dinosaŭro
Lastatempe en la urbo Zigong de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio dum promenado sinjoro Li hazarde trovis kruran fosilion de granda saŭropieda dinosaŭro. Li tuj kontaktiĝis kun la loka muzeo pri dinosaŭroj. Poste, fakuloj de la muzeo faris surlokan esploron kaj konfirmis, ke ĝi kun longeco de 20 metroj ja estas fosilio de saŭropieda dinosaŭro antaŭ 160 milionoj da jaroj. Esplorado estas farata. Ĝis nun en 161 lokoj en Zigong oni trovis fosiliojn.
Fotis Liu Gang
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments