El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Pilafo, bongustaĵo de Xinjiang

| 2020-12-25
Bookmark and Share

La Ujgura Aŭtonoma Regiono Xinjiang, en nordokcidenta Ĉinio, estas plena de bongustaj pladoj, kaj unu aparte menciinda estas pilafo, plado de Centra Azio kaj Okcidenta Azio. Ĝi estas konata kiel zhua fan en la ĉina, polo en ujgura, palaw en la persa kaj pilav en la turka. Ĝi estas aparte populara inter ujguroj, kazaĥoj, turkoj kaj uzbekoj, kaj ankaŭ de aliaj etnoj.


Por ĝin kuiri oni uzas freŝan ŝafidaĵon, karotojn, cepojn, kuiroleon, ŝafan grason kaj rizon. La aŭtentika pilafo de Xinjiang ne enhavas kuminan pulvoron, kratagon kaj sojsaŭcon, kutime aldonataj al ĝi en aliaj partoj de Ĉinio.


Raportisto de El Popola Ĉinio vizitis la vilaĝon Kang de la urbeto Age en la urbo Keĉao, por lerni de loka kuiristo kiel kuiri tiun bongustan pladon laŭ tradicia Xinjiang-a maniero. Jen fotoj kun klarigoj. Oni devas varmigi la oleon en la poto antaŭ ol aldoni aliajn ingrediencojn.


Unue oni fritas la ŝafidaĵon kaj cepon, ambaŭ tranĉitaj, en oleo kaj ŝafa graso kun iom da sukero. Sekve oni aldonas iom da akvo.


Laŭ tradicia maniero, oni bruligas karbon por kuiri tiun pladon. Nuntempe, tamen, pli kaj pli ofte oni kuiras ĝin en gasa aŭ elektra forno. Por rapidigi la kuiradon oni blovas la fajron per ventumilo.


La ŝafidaĵo ŝanĝis koloron kaj estas preskaŭ kuirita. Estas tempo por aldoni aliajn ingrediencojn.


Kiam la ŝafidaĵo estas jam bone kuirita, oni aldonas al ĝi karotojn kaj terpomojn, kaj poste bone miksas la tuton, aldonas akvon kaj iom da salo.


Finfine oni aldonas rizon, miksas la tuton, aldonas akvon kaj kuiras la rizon miksitan kun la aliaj bongustaĵoj. Jen, la pilafo estas preta.


Esplorante en interreto mi trovis malsamajn versiojn de tiu ĉi recepto, kun malsama ordo por aldoni la ingrediencoj, interalie. Kelkaj homoj ŝatas aldoni zingibron, pipron kaj anison, dum aliaj boligas aŭ vaporumas la ŝafidaĵon antaŭ ol kuiri ĝin (ŝajne bona solvo por tiuj, kiuj bezonas kuiri ĝin per elektra poto). 


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments