Varoj el ASOAL-landoj vendataj en Ĉinio!
En la urbo Chongqing de Ĉinio troviĝas ASOAL-a Centra Varkolektejo, kiu estas centra platformo por ĉinaj kaj eksterlandaj komercistoj kun la roloj prezenti varojn, interŝanĝi informojn kaj kunordigi komercon kaj distribuadon de varoj. Ĝi troviĝas ene de ASOAL-a Internacia Loĝistika Parko de Chongqing kaj havas areon de pli ol 14 mil kvadrataj metroj. Tie oni povas vidi kaj aĉeti plurajn varojn importitajn de ASOAL-landoj.

Biero el Laoso vendata en Chongqing

Ĉinio importas mekanikajn partojn de aŭtomobiloj kaj motorcikloj el ASOAL-landoj.

Ankaŭ frostigitaj varoj, kiel viandaĵoj kaj laktaĵoj, estas disponeblaj tie.

Bongustaĵoj el ASOAL-landoj plaĉas al ĉinaj konsumantoj

Tiuj biskvitoj el Vjetnamio eĉ havas esperantan nomon!

Sekigitaj fruktoj el ASOAL-landoj estas popularaj en Ĉinio
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
 Twitter: El Popola Chinio
 WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



