Floroj en la florbazaro Dounan

| 2020-12-23
Bookmark and Share

En la podetala florbazaro Dounan, en Dounan-urbeto de la distrikto Chenggong de la urbo Kunming, Yunnan-provinco de Ĉinio, estas granda diverseco de plantoj kaj floroj, kun pli ol 50 malsamtipaj floroj kaj pli ol 300 malsamaj variaĵoj de unu specio. Raportisto de El Popola Ĉinio vizitis tiun bazaron kaj elektis por vi fotojn de kelkaj interesaj plantoj kaj floroj troveblaj tie.



Tiu ĉi kakto kun sia floro estas aparte bela pro ĝiaj koloroj kaj simetrio.



En tiu bazaro oni vendas ĝardenetojn ene de travideblaj pilkoj. Belaj, ĉu ne?



Alia planto bela pro sia simetrio



Divers-specaj kaktoj



Vesperiĝe, sunradioj eniras en la bazaron kaj plibeligas la plantojn kaj florojn.



Pluraj bukedoj de la sama floro atendas aĉetantojn.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments