El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS: aperis mutacio de KOVIM-19 kun pli forta propagiĝa kapablo

| 2020-12-23
Bookmark and Share


La 21-an de decembro la Monda Organizo pri Sano (MOS) okazigis regulan gazetaran konferencon pri KOVIM-19. Maria Van Kerkhove, teknika direktoro de la projekto pri sankrizo de MOS, diris, ke multaj esplor-institucioj en Britio nun studas la efikon de novkoronvirusa mutacio pri propagiĝo, patogenezo kaj antikorpa reago. 


Laŭ datumoj raportitaj de Britio, la propagiĝa kapablo de la novkoronvirusa mutacio pliiĝis, kaj la indico altiĝis de 1,1 ĝis 1,5. Britio esploras kiom da efiko devenas de la viruso kaj diferencojn en individuoj post infektiĝo.


Nun diversaj landoj komencis serĉi infektitojn de la mutacio el Britio. Kazoj jam aperis en Aŭstralio, Islando, Italio, Nederlando kaj Danio. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments