El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝos torĉ-stafetado de Tokiaj Olimpikoj post malpli ol cent tagoj

| 2020-12-22
Bookmark and Share

Laŭ la Organiza Komitato de Tokiaj Olimpikoj, torĉ-stafetado de la Tokiaj Olimpikoj komenciĝos en la 25-a de marto 2021 en la Nacia Futbala Trejncentro en Fukushima, japana gubernio trafita de cunamo en 2011. Post trapaso de 47 provincoj kaj gubernioj en 121 tagoj, la agado finiĝos en la Tokia Olimpika Stadiono vespere de la 23-a de julio, la malferma tago de la Tokiaj Olimpikoj.


Laǔ informo, partoprenos en la torĉ-stafetado 10 000 torĉistoj, krom preskaŭ 10 000 sponsoroj kaj oficistoj. Detalaj rimedoj por preventi la epidemion estas en esplorado.


Por garantii sanon de ĉiuj partoprenantoj, inkluzive de spektantoj, torĉistoj, oficistoj kaj lokanoj, la Organiza Komitato planas simpligi programojn kaj laǔeble redukti oficialajn aǔtojn kaj spektantojn.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments