El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lumturo Kizilgaha en Xinjiang, Ĉinio

| 2020-12-21
Bookmark and Share

La ruinaĵoj de la antikva lumturo Kizilgaha, proksime al la urbo Keĉao de la ujgura aŭtonoma regiono Xinjiang de Ĉinio, estas Monda Heredaĵo de Unesko, unu el la plej antikvaj kaj ankaŭ unu el la historie plej gravaj milit-turoj de Ĉinio. Ĝi estis konstruita en Han-dinastio antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj kaj ludis esencan rolon en komunikado kaj defendo de la teritorio dum la dinastioj Han kaj Tang (antaŭ ĉirkaŭ 1000 jaroj). Kaze de atako, oni povis informi trupojn per flamoj, ekzemple, per unu flamo la turo informus la bezonon de cent soldatoj, du flamoj indikus 500 soldatojn, kaj per kvar flamoj la turo petus la alvenon de 10 mil soldatoj. Tiuj mesaĝoj povus disiĝi tre rapide tra la regiono por defendo de la okcidenta regiono de Ĉinio. En la ĉina lingvo, tiaj turoj estas konataj kiel "fengsui", pro ilia kapablo signali per fajro (feng) dumnokte kaj per fumo (sui) dumtage. Lumturo Kizilgaha, kune kun aliaj similaj turoj konstruitaj en strategiaj lokoj, ludis en okcidenta Ĉinio rolon similan al tiu de la Granda Muro en la orienta parto de la lando.


DSC_0816.jpg

La dumiljara turo staras meze de la dezerto.



Ŝildo kun informoj en la ujgura, la ĉina kaj la angla lingvoj, klarigas, ke la turo estas Monda Heredaĵo de Unesko kaj ankaŭ Ŝtatnivela Heredaĵo de la Silka Vojo.



La turo rigardata el unu flanko



Apud la turo estas portempa rivero, kiu fluas dum somero kaj restas seka dum vintro.



La turo rigardata el alia flanko


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments