El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina sondilo Chang'e-5 revenigis lunan specimenon al la Tero

| 2020-12-18
Bookmark and Share


La sondilo Chang'e-5 surteriĝas.


Je la 1-a horo kaj 59 minutoj de la 17-a de decembro la sondilo Chang'e-5 surteriĝis ĉe la antaŭplanita loko en Siziwang, la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, norda Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulon kaj saluton al la laborantoj por la projekto. 


La sondilo unuafoje plenumis multajn taskojn: kolekti specimenon sur la surfaco de la Luno, ekflugi de sur la Luno, kupli en la luna orbito kaj revenigi la lunan specimenon. 


La 17an de decembro la Universala Esperanto-Asocio sendis gratulan leteron al la Ĉina Esperanto-Ligo pri la epoka atingo de Ĉinio:


Hodiaŭ, unuafoje post la sepdekaj la spacmisio Ĉang'e-5 revenigis specimenon de lunaj rokoj al la Tero. Ĉinio estas la tria spac-potenco post Usono kaj Rusio kiu tion faris antaŭ preskaŭ duonjarcento.


Redaktoro: Kang Caiqi 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments