Rongchang-a Muzeo pri Ceramiko
En Rongchang-distrikto de la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, troviĝas interesa muzeo pri loka ceramiko. Ĝi estas Rongchang-a Muzeo pri Ceramiko, kaj la loka ceramiko estas la nacia nemateria kultura heredaĵo de la lando. La muzeo konservas aktivaĵojn kaj faras eksponadon, komunikadon, popularigon de scienco, esploradon kaj disvolvadon, produktadon kaj vendadon. La konstruaĵo kaj multaj objektoj ĉirkaŭe estas faritaj el loka ceramikaĵo, inkluzive de la antikva vojo miljara, kiu estas daŭre uzata.
Pordego de la muzeo
Ceramikaj vazoj ornamas la muron.
Unu el la multaj vazoj eksponataj en la ĝardeno de la muzeo.
Eĉ benko estas ceramika.
Sub vitra planko troviĝas eksponataj ceramikaĵoj. Sub tiuj ceramikaĵoj estas la tradicia loka teksaĵo.
Vazoj eksponataj en la ĝardeno
Vizitanto sidas sur ceramika seĝo.
Antikva vojo el rompitaj ceramikaĵoj. La miljara vojo estas uzata ĝis nun.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat