Datumcentro pri Teknologio en Chongqing

| 2020-12-16
Bookmark and Share

Jinke estas firmao pri servoj fondita en la jaro 2000. Ĝi havas teknikajn centrojn en 133 ĉinaj urboj, inkluzive de Pekino, Chongqing kaj Tianjin. La centroj disvolvas 843 projektojn, administras areon de 256 milionoj da kvadrataj metroj kaj provizas servojn al 1,6 miliono da domoj en Ĉinio. Raportisto de El Popola Ĉinio vizitis ĝian centron en Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, kreita laŭ la principo "inteligenteco gvidante teknikon kaj novigon por ŝanĝi homan vivon", entenata de la disvolviĝa modelo "interreto + interreto de la aĵoj" kaj esplorado pri "saĝa konekto + ekologio". En la centro estas ankaŭ kontraŭincendia sistemo, ĝi povas aŭtomate averti fajrobrigadon kaj ĉiujn aliajn koncernajn homojn tuj post kiam sensiloj detektas fajron. Jinke estas unu el la pioniraj firmaoj pri servoj por inteligentaj urboj en Ĉinio.


Roboto kontrolas la enirejon de inteligenta parkejo, registras la aŭtojn kiuj alvenas kaj foriras kolektas pagon por la servo..jpg

Roboto kontrolas la enirejon de inteligenta parkejo, registras la aŭtojn kiuj alvenas kaj kolektas pagon por la servo.


Roboto patrolas inteligentan parkejon..jpg

Roboto patrolas por la inteligenta parkejo.


1-1ZS0100T25M.jpg

Varoj en aŭtomata 24-hora superbazaro


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments