Malfermiĝis Ĉina Sud-Azia Reta Ekspozicio

| 2020-12-15
Bookmark and Share

Matene de la 12-a de decembro en la urbo Kunming de la provinco Yunnan okazis la inaŭgura ceremonio de Ĉina Sud-Azia Reta Ekspozicio.


微信图片_20201215151323.jpg


La provincestro de Yunnan-provinco ĉeestis la ceremonion kaj parolis. Poste okazis aliaj paroladoj de reprezentantoj de la centra registaro de Ĉinio kaj de alilandaj registaroj. Parolis laŭvice reprezentantoj de registaroj de Pakistano, Srilanko, Laoso, Vjetnamio kaj Birmo. Tiuj du lastaj parolis per viva elsendo, aliaj sendis filmeton al la evento.


La paroladoj substrekis la disvolvadon de amikeco kaj kunlaboroj Inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj ĉiuj esprimis siajn bondezirojn kaj la esperon, ke tiu ĉi ekspozicio kreos oportunojn por komercistoj de multaj landoj kaj kontribuos por alproksimigi popolojn. Reprezentantoj de alilandaj registaroj laŭdis Ĉinion pro la iniciato lanĉi tiun ĉi ekspozicion.


Post la paroloj, lokaj aŭtoritatoj kaj diplomatoj el pluraj landoj kune supreniris la podion por inaŭguri la ekspozicion.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments