El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

Dianchi-a Okulo: la plej alta spektoradego en Yunnan

| 2020-12-15
Bookmark and Share











En la amuzparko Mirinda Yunnan kaj Antikva Reĝlando Dian troviĝas la plej granda spektoradego de Yunnan-provinco, kiu estas 108 metrojn alta kaj pezas mil tunojn. Ĝi nomiĝas Dianchi-a Okulo kaj estas dezajnita por aspekti kiel pavo montranta sian voston kaj por substreki la ecojn de la yunnan-a kulturo. Ok fiksaj kolonoj tenas la radon, ĉe kiu estas pendigitaj 56 kajutoj, kiuj simbolas la 56 naciojn de Ĉinio. Ĉiu kajuto kunportas maksimume ses pasaĝerojn, do entute 336 homoj povas rajdi ĝin samtempe. Unu ĉirkaŭiro de la spektoradego postulas 21 minutojn kaj ĝi moviĝas tre silente, tiel ke homoj povas trankvile ĝui la belan pejzaĝon ĉirkaŭe.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments