Biero el kanabo produktita en Yunnan

| 2020-12-14
Bookmark and Share

La firmao Yunnan Jinye Bioteknologia Korporacio limigita kreis la bieron Hemper Beer, kiu estas la unua industria kanaba biero de Ĉinio. Yin Jiaguo, prezidanto de la kompanio, diris, ke la kompanio celas akceli transformadon de rilataj sciencaj kaj teknologiaj atingoj per diversaj projektoj pri industria apliko de kanabo, kiujn la firmao planas disvendi al la tuta mondo. La kanabo el kiu oni produktas la bieron estas el kampo en Yunnan posedata de la firmao mem, kiu havas permeson de la registaro por fari kultivadon kaj prilaboradon de kanabo por industriaj celoj. Menciinde estas, ke la biero ne kaŭzas psikan efikon, ĉar la psikefika substanco de kanabo kiun homoj fumas venas el la floroj, kaj la biero estas farita el la semoj de kanabo, ne el la herbo.


Kanabo povas esti uzata por divers-specaj produktoj, interalie teksaĵoj, kosmetikaĵoj kaj kuraciloj.






Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments