Asekurkompanio PingAn en Shenzhen

| 2020-12-11
Bookmark and Share

Meze de novembro mi vizitis la firmaon PingAn-Asekura Kompanio de Ĉinio en la urbo Shenzhen. Ĝia sidejo -- la Financa Centro PingAn -- estas la plej alta konstruaĵo de la urbo, la dua plej alta en Ĉinio kaj la kvara plej alta en la mondo. Tio atestas kreskon de PingAn-Grupo, firmao fondita en Shenzhen antaŭ kelkaj jardekoj, kiu nun estas unu el la plej grandaj en Ĉinio.


DSC_0536.jpg

La Financa Centro PingAn, la plej alta konstruaĵo en Shenzhen


La vizito komencis en eksponejo, kiu montras multajn agadkampojn de la firmao. Mi ege surpriziĝis, ĉar mi neniam imagis, ke asekurkompanio estus entreprenanta en kampoj kiel kuracado kaj artefarita inteligenteco (AI). PingAn ja estas kompanio kiu tenas la shenzhen-an spiriton de esplorado kaj novigo, kiu distingas ĝin de aliaj samfakaj kompanioj.


La unua prezentita produkto estis uzo de AI por babili kun kliento per poŝtelefono. Funkciulo telefonis al la numero kaj babilis kun la roboto, kiu komprenas la ĉinan lingvon kaj respondas per ĝi. Esploristoj ne nur zorgis pri vortoj kaj frazoj, sed ankaŭ pri aliaj lingvaj trajtoj kiel la voĉtono por esprimi sentojn: la prezentisto diris, ke ŝi ne emas pagi sian ŝuldon, kaj la afabla voĉo de la roboto subite fariĝis pli seka kaj laŭta dum riproĉo. Sed aparte impresis min tio, ke la voĉo de la roboto sonas tre nature, kaj oni sentas sin parolanta kun vera homo.


DSC_0479.jpg

Pentraĵoj faritaj de AI


Sekve ni aŭdis muzikon kreitan per AI. Softvaro kun granda datumbazo de majstraj verkoj de klasika muziko per analizo de ili sukcesas komponi novajn muzikojn. La saman logikon oni aplikis ankaŭ al pentrarto: robotoj komparas majstroverkojn de centoj da famaj pentristoj kaj surbaze de ili kreas tute novajn pentraĵojn, kiuj aspektas ja belaj kaj ŝajne havus bonan ŝancon esti premiitaj en internacia konkurso.


Kaj por muziko kaj por pentraĵoj, eblas elekti la stilon, kaj oni ne forgesis la tradiciajn muzikon kaj pentrarton de Ĉinio: AI ja povas verki kaj okcident-stile kaj ĉin-stile.


Alia interesa apliko de AI estas aŭtomobilaj akcidentoj. Klientoj de PingAn povas per apo sendi fotojn de damaĝitaj partoj de aŭto. AI analizas la fotojn, identigas kiujn partojn de la aŭto estis damaĝitaj kaj tuj provizas al la kliento liston de riparejoj rajtigitaj de la asekurkompanio por tia servo.


DSC_0481.jpg

AI-tekniko uzata por monitori aŭtomobilojn kaj trafikon


Per AI-tekniko eblas ankaŭ identigi aŭton parkitan sur strioj por piedirantoj kaj tiel aŭtomate monpuni la ŝoforon, samkiel monitori trafikon. Tiam mi informiĝis, ke PingAn disvolvas plurajn ilojn por registara uzo, kiel tiuj sistemoj pri trafik-monitorado per AI, kiu estas eksperimente uzata en Shenzhen. Oni eĉ montris al mi apon, per kiu eblas senpage rezervi lokon en parkejo por iu specifa dato kaj tempo, sed la ŝoforo pagas monpunon se li rezervis kaj ne uzis (kaze de malmendo antaŭ la rezervita tempo, ne estas monpuno).


PingAn ankaŭ havas novigon en la kampo de kuracado. Ĝi provizas ne nur sanasekurojn, sed ankaŭ diversajn kuracajn servojn, inter ili estas apo, per kiu oni povas rete konsulti kuraciston (kompreneble ne ĉiam eblas diagnozi malsanon per tiu rimedo, sed laŭ mi ĝi estas tre utila, ĉar kelkajn simplajn malsanojn oni ja povas diagnozi tiel, kaj cetere kuracisto povas taksi kiom grava tiu kazo povas esti kaj rekomendi al la paciento iri al hospitalo kiam necesas. Servo tia povas, laŭ mi, tre efike monitori la sanon de homoj), kaj en la apo troviĝas malsanhistorio de la paciento kaj rezultoj de pasintaj ekzamenoj, kiujn la kuracisto povas vidi dum konsulto.


DSC_0477.jpg

Kuracaj kabineto de PingAn: pint-tekniko uzata por homa sano


Pli interese, jam ekzistas pluraj kuracaj kabinetoj de PingAn, en kiuj homo povas konsultiĝi. Ene de la kabineto estas maŝinoj por aŭtomate mezuri sangopremon, korpan temperaturon ktp, kaj sekve la paciento babilas kun kuracisto per kamerao.


Alia tre interesa apliko de AI disvolviĝinta de PingAn estas por monitorado de kuirejoj de restoracioj. Kameraoj kun AI monitoras kuiristojn por certigi ĉu ili sekvas la sanitarajn normojn. En ekzemplo kiun mi vidis, kuiristo kaŝe uzis sian poŝtelefonon dum laboro, kaj la kamerao sukcese kaptis tiun momenton.


DSC_0490.jpg

Subtere estas centro por akcepti turistojn kaj ilin gvidi al la turpinto per rapidega lifto


Iom post la komenco de nia vizito simpatia viro alvenis kaj akompanis nian grupon. Li foje provizis al ni aldonajn klarigojn kaj respondis demandojn. Nur post tiu enkonduko li estis formale prezentita al ni, ke li estas Yao Chen, unu el la kunfondintoj de la kompanio! Mi diversfoje vizitis firmaojn en Ĉinio, sed neniam antaŭ mia vizito estis akompanata de tiom altranga homo kun tiom da emo kaj entuziasmo.


S-ro Chen estas homo diskreta, kun simpla vivstilo kaj grandanima, kiu traktas en egaleco ĉiujn aliajn homojn, almenaŭ tia estis mia impreso pri li. En kunvenejo li estis intervjuita de raportistoj kaj entuziasme parolis al ni.


DSC_0508.jpg

Mi staras sur la vitra planko.


Poste ni vizitis la turisman parton de la konstruaĵo: subteraj etaĝoj rakontas pri la konstruado de tiu turego kaj evoluo de la urbo. Per rapidega lifto kiu vojaĝas je la rapideco de 10 m/s ni supreniris al la 116-a etaĝo (en Ĉinio oni konsideras teretaĝon kiel la unua), la plej alta en tiu konstruaĵo, kie estas la plej alta punkto por rigardi la urbon. Flanke estas vitra planko tra kiu oni povas rigardi suben kaj foti.


DSC_0531.jpg

Turisto fotas la pejzaĝon el la turpinto: Shenzhen disvolviĝas


En la turpinto estas vendejo de memoraĵoj por turistoj kaj ankaŭ ludilo, per kiu oni rajdas ondan fervojon per Virtuala Realo (VR). Tiu virtuala onda fervojo kuras ĉirkaŭ la konstruaĵo kaj eblas vidi la urbon sube dum timigaj kaj rapidegaj subeniradoj.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments