Senbraka ret-vendisto

| 2020-12-11
Bookmark and Share

1126816535_16069671542621n.jpg


La 26-jara Sun Yahui estas ano de Yangzhuang-vilaĝo, Henan-provinco, meza Ĉinio. Antaǔ kvar jaroj, pro elektra akcidento li perdis du brakojn kaj liaj kruroj ne havis senton. Li ankaŭ perdis esperon pri la vivo. Por lin kuraci, lia familio foruzis ŝparitan monon kaj prunteprenis monon de aliaj. Vidante la maljuniĝantajn gepatrojn, li decidis fari korp-ekzercon kaj resaniĝi.


Hazarde li vidis interrete surlokan vendadon ĉe la aplikaĵo Taobao, konata retbutiko, kaj tio malfermis al li pordon. En oktobro 2019 li fariĝis unu el la interretaj vendistoj ĉe Taobao. Li nomis sian konton "Estu utila homo".


Manipuli poŝtelefonon kaj movi muson per restanta maldekstra brako kaj tajpi klavaron per manĝbastoneto en la buŝo... Liaj fanoj multiĝis al 25 000, kaj liaj vendataj objektoj kalkuliĝas al pli ol 20 specoj. Ankaǔ ŝanĝiĝis lia mensostato. Li diris: "Reta vendado kiel mano helpas min retrovi esperon."


En 2020 lia familio eliris el malriĉeco, kaj li havis novan planon: "Kiam mi estis en malfacilo, multaj homoj min helpis. Estontece mi starigos kooperativon de agrikulturaj produktoj en nia vilaĝo kaj helpos aliajn riĉiĝi."


1126816535_16069671542291n.jpg

Surloka rete vendado ĉe lotus-radika lageto


1126816535_16069671543201n.jpg

Babilado kun fano


1126816535_16069671543431n.jpg

Preparo por interreta vendado


1126816535_16069671543911n.jpg

Vestado helpe de lia patrino (maldekstre)


1126816535_16069671544481n.jpg

Interreta elsendo pri pakado de juglandoj


1126816535_16069671544761n.jpg

Pakado de juglandoj


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments