El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvar ĉinaj irigaci-sistemoj enlistiĝis kiel mondaj heredaĵoj -- ĉiuj funkciantaj ĝis nun!

| 2020-12-11
Bookmark and Share

La 8-an de decembro sume kvar funkciantaj irigaci-sistemoj de Ĉinio estis elektitaj kiel mondaj heredaĵoj pri irigaciaj projektoj. Do en Ĉinio troviĝas 23 mondaj heredaĵoj pri irigacio.


1.jpg


Tianbaobei situas en Fuqing-urbo de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio. Ĝi estis ekkonstruita en la periodo Tianbao de Tang-dinastio (618-907) kaj estas la plej granda irigaci-sistemo de Ĉinio por konservi la dolĉan akvon kaj forpuŝi la salan.


2.jpg


Longshouqu, kreita por utiligi Luo-riveron (branĉo de la Flava Rivero), estas en Weinan-urbo de Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Laǔ la historio, ĝi estis ekkonstruita en la regperiodo de la imperiestro Liu Che (156 a.K-87) kaj estas rigardata kiel la unua subtera akvokanalo de Ĉinio.


3.jpg


La 36 akvobaraĵoj de Baishaxi troviĝas en Jinhua-urbo de Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio. Ĝi, ekkonstruita en la Orienta Han-dinastio (25-220),estas la plej antikva irigaci-sistemo kun akvobariloj en la provinco.


4.jpg


Sangyuanwei en suda Ĉinio, ekkonstruita en la Norda Song-dinastio (960-1127), estas la plej granda irigaci-sistemo kun ĉirkaǔdigoj en antikva Ĉinio. Ĝi ludas la rolojn de irigacio, protekto kontraǔ inundo kaj akvotransporto.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments