El Popola Ĉinio>头条新闻>

Karezo, antikva subgrunda akvosistemo

| 2020-12-11
Bookmark and Share

En la urbo Turpano de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio ekzistas antikva subakva sistemo kiu provizas akvon por irigacio. Tiu sistemo nomiĝas karezo, kaj estas konsiderata, kune kun la Granda Muro kaj la Granda Kanalo, kiel unu el la tri plej grandiozaj aferoj konstruitaj de antikvaj ĉinoj.


DSC_0408.jpg

Maketo klarigas pri funkciado de karezo.


La geografio de Turpano havas apartajn trajtojn: proksime al ĝi estas la Flama Monto, kie temperaturoj povas atingi 70 celsiajn gradojn en somero. En tiu monto kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj plantoj ne kreskas pro du kialoj, manko de pluvo kaj kemiaj ecoj de la grundo.


Malantaŭ la Flama Monto kaj pli for de la urbo troviĝas la montaro Tianshan, kie neĝo abundas kaj degelo dum somero provizas akvon por vasta regiono. Ĉirkaŭ la jaro 1 200 estis elfosita la karez-sistemo de Xinchengximen, kiun mi vizitis. Tie troviĝas muzeo, kiu rakontas pri la historio de karezo kaj montras kiel ĝi funkcias kaj klarigas pri ĝia historio. La konstruado de subgrunda sistemo por transporti akvon profitas la kemiajn ecojn de la grundo ĉe la Flama Monto: ĝi ne taŭgas por agrikulturo, sed estas sufiĉe malmola por protekti subgrundajn tunelojn kaj la akvon fluantan tra ili.


DSC_0413.jpg

Detalo de la maketo montras putojn laŭlonge de subgrunda akvokondukilo kaj la tipe turpanajn dometojn por sekigi fruktojn en la dezerto


Xinchengximen-karezo estas longa je 4 500 metroj kun 180 dissendiloj laŭlonge de la vojo, la unua estas 62 metroj longa! En 1 970 oni registris rekordan akvofluon de 81 litroj sekunde, sed nuntempa akvofluo atingas 47,5 litrojn sekunde (laŭ datumo de 2 003). Sep vilaĝoj uzas ĝin por irigacii. En la regiono estas aliaj karezoj, kaj danke al ili oni sukcesas planti vinberojn en la dezerto. Poste oni profitas de la varmego de la Flama Monto por ilin sekigi, kaj produktado de sekigitaj vinberoj fariĝis grava parto de la loka ekonomio.


Karezoj ekzistas ankaŭ en Irano kaj Afganio, kaj Irano havas pli ol 20 mil karezojn. Oni ne scias la originon de karezo. Laŭ kelkaj esploristoj, ĝin oni inventis ekster Ĉinio, kaj per kulturaj interŝanĝoj laŭ la Silka Vojo tiu tekniko alvenis al Ĉinio, dum aliaj esploristoj defendas la tezon, ke karezo unue aperis en Ĉinio kaj sekve disiĝis al aliaj landoj.


DSC_0417.jpg

Pura akvo fluas tra surgrunda kanalo de Xinchengximen-karezo


Karezo konsistas el kvin partoj: dissendilo, subgrunda akvokondukilo (tunelo), akvofluo, surgrunda kanalo kaj digo. Por ĝin konstrui oni devas unue trovi akvofonton ĉe neĝplena monto kaj sekve fosi putojn kun malsamaj profundecoj laŭ regula distanco inter unu kaj alia. Sekve oni fosas subgrundajn akvokondukilojn por konekti la fundon de tiuj putoj kaj lasi la akvon flui. Akvo fluas tra la akvokondukiloj al subgrunda kanalo, kiu gvidas la akvon al la kampo por irigacio.


En Turpano temperaturo estas altega dum somero kaj tre malalta dum vintro, sed la subgrunda akvo de karezo estas malvarma dum somero kaj varmeta dum vintro. Pro tio, familioj loĝantaj ambaŭflanke de la karezo havas la kutimon fosi subgrundan ligon inter hejmoj kaj konstruas lignajn platformojn por ripozi super la akvo. Karezo estas ankaŭ la plej bona loko por stoki manĝaĵojn dum somero en tiu regiono.


DSC_0427.jpg

Akvo fluas subgrunde


Lin Zexu gvidis la detruadon de opio en Humen en 1839. En la sekva jaro okazis la Opia Milito, kaj finfine la registaro de Qing-dinastio (1616-1911) estis devigata de fremdaj potencoj malaltrangigi Lin Zexu kaj lin sendi al Yili. Dumvoje Lin Zexu vizitis Turpanon. Li interesiĝis pri karezoj kaj diligente lernis pri ilia funkciado. Post nelonge li sukcesis plibonigi la teknikon kaj ĝin popularigis tra tuta Xinjiang. Por lin omaĝi kaj danki, lokanoj ofte uzas la vortumon Lin-karezo aŭ Lin-kanalo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments