Modo kontribuas por eligi homojn el malriĉeco en Xinjiang

| 2020-12-11
Bookmark and Share

En la urbo Keĉao de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, troviĝas la vestaĵa firmao Adila, kiu produktas diversspecajn varojn, de lernejaj uniformoj ĝis elegantaj tradiciaj vestaĵoj.


DSC_0513.jpg

Kudristino laboras en la ateliero de Adila, en Keĉao


Ĝia fondinto estas la junulino Adila Ablat, kiu ekde infaneco revis esti vestaĵ-dezajnisto. Ŝi akiris altan poentaron en la ĉina ekzameno por eniri universitaton, kaj ŝia familio volis, ke ŝi elektu medicinon, sed ŝi preferis sekvi sian revon kaj matrikuliĝis en la prestiĝa Pekina Instituto pri Modo, kie ŝi diplomiĝis en 2016. Ŝi akiris bonpagan laboron kiel vestaĵ-dezajnisto en la provinco Hebei, sed decidis reveni al Xinjiang: "Kiam mi revenis hejmen por viziti mian familion, mi rimarkis, ke multaj virinoj ĉi tie ne havas laboron nek kvalifikojn por posteno. Ili devis resti hejme por prizorgi siajn infanojn. Do mi decidis forlasi mian laboron kaj reiri al mia hejmurbo por entrepreni kaj helpi ilin prosperi."


DSC_0477.jpg

Adila montras kelkajn el siaj kreaĵoj, kiuj kunigas la stilon de ĉipaŭ-o (ĉina tradicia vestaĵo) kun elementoj de ujgura kulturo.


En 2018, kun registara subteno, Adila starigis sian kompanion, kiu provizas trejnadon kaj laborŝancojn al pli ol 40 lokaj virinoj. Kiel fakulo pri modo, Adila ŝatas krei novtipajn vestaĵojn kun trajtoj de lokaj kulturoj, speciale la ujgura. Ŝiaj kreaĵoj estas belaj, originalaj kaj interesaj.


DSC_0509.jpg

Elementoj de ujgura kulturo aperas ankaŭ sur modern-stilaj jupeto kaj ĉapelo.


DSC_0491.jpg

Adila montras ujgurajn ĉapojn desegnitajn de ŝi mem.


La firmao progresas, mendoj kreskas kaj la ateliero de Adila fariĝis malgranda por tiom da laboristoj, do la loka registaro proponis translokigi la atelieron al alia parto de la urbo, sed Adila preferis resti en la nuna, ĉar ŝiaj laboristoj estas patrinoj loĝantaj ĉirkaŭe, kiuj eventuale bezonas prizorgi neatenditaĵojn en hejmo aŭ lernejo, sekve ne povas labori for de tie. Nuntempe pluraj kudristinoj laboras hejme.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments