Urumĉio: ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio
De Pekino al Urumĉio estas plurhora vojaĝo per aviadilo. Flugi tien estis alia sperto por mi, ne nur pro la longa daŭro de la vojaĝo, sed ankaŭ pro la nekutima itinero: en miaj antaŭaj vojaĝoj per aviadilo ene de Ĉinio mi iris suden, kaj ĉi-foje la pejzaĝoj tra la fenestro estis tute aliaj, mi superflugis provincojn okcidente de Pekino kaj vidis vastan kamparon kovritan de neĝo kaj ankaŭ vastan dezerton, verŝajne en la Interna Mongolio.
Fornaspekta konstruaĵo ornamita de pentraĵo pri la Silka Vojo
Bedaŭrinde mi pasigis mallongan tempon en Urumĉio: tie mi vizitis nur la Internacian Grandan Bazaron en la urbocentro kaj tranoktis en loka hotelo.
Surprizis min la beleco de la urbo kaj ĝia bela arkitekturo. La neĝo kovranta la urbon igas ĝin aparte bela dum vintro, kaj mi pensas, ke dum aliaj sezonoj ĝi rezervas alispecajn belecojn al la vizitantoj. Mi volas iam reveni por esplori tiun urbon pli pacience kaj viziti la Muzeon de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kiun mi ne sukcesis viziti ĉi-foje. Xinjiang estas regiono kun tre longa historio kaj bunta kulturo, kaj tio atestas, ke indas viziti lokajn muzeojn.
La unua afero kiu kaptis mian atenton estis la abundo de neĝo en la urbo. Homoj tendencas imagi Xinjiang kiel grandan dezerton, interalie ĉar, almenaŭ eksterlande, ĝuste la dezertoj estas substrekataj kiam oni parolas pri okcidenta Ĉinio, sed en Urumĉio kaj la proksima urbo Turpano mi malkovris, ke en tiu regiono troviĝas la monto Tianshan, kovrita de glacio, kiu provizas akvon al la regiono dum la tuta jaro. Mi neniam antaŭe vidis tiom dikan neĝtavolon, kaj tie neĝis ĉiutage dum mia restado en la urbo. Ja la geografio de la regiono estas multe pli komplika kaj bunta ol tiu kutime supozata de eksterlandanoj, kaj tio instigis min esplori pli pri la temo.
Tiu bela turo estas fama vidindejo de Urumĉio.
Gustumado de nang-o
Jam de mia unua jaro en Ĉinio mi enamiĝis al xinjiang-aj manĝaĵoj, kaj en Pekino mi foje manĝas xinjiang-stilan manĝaĵon. Unu el tiuj manĝaĵoj kiujn mi ŝatas estas nang-o, bakaĵo simila al pano, sed en Pekino nur unu specon da nang-o mi gustumis antaŭ mia vojaĝo al Urumĉio: tie mi malkovris, ke tiu bakaĵo ekzistas en pluraj grandecoj kaj formoj, kun malsamaj gustoj kaj spicoj. Mi dum kelkaj minutoj forlasis la malvarmegon por komforte sidiĝi en la supra etaĝo de la konstruaĵo kaj gustumi xinjiang-an laktoteon kaj tri malsamspicajn nang-ojn: la senspica, tiu kun ajlo kaj alia iom pika.
Ekzistas du specoj da laktoteo en Ĉinio: dolĉa kaj sala (ekzistas ankaŭ versioj kun aldonaĵoj, ekzemple mi jam gustumis la dolĉan kun jujubo). En laInterna Mongolio la dolĉa estas pli populara kaj mi foje rete aĉetas ĝin por trinki en Pekino. En Xinjiang mi nur trovis la salan version, kaj ankaŭ ĝi estas bongusta. Pro iu kialo kiun mi mem ne komprenas, en Xinjiang mi preferis la salan, sed en Pekino mi preferas la dolĉan.
Sekvante la vojon, mi vizitis alian parton de la Internacia Granda Bazaro, kiu troviĝas interne de granda konstruaĵo. Tie la etoso estas tre agrabla. La vendistoj estas afablaj kaj helpemaj, kaj kelkaj muzikas por pasigi la tempon aŭ venigi klientojn. Tie mi vidis lokajn tradiciajn muzikilojn, manartaĵojn, tapiŝojn, juvelojn, silkaĵojn, vestaĵojn, inter aliaj varoj, kaj finfine trovis sektoron kie oni vendas manĝaĵojn: sekigitaj fruktoj, nuksoj, sukeraĵoj kaj aliaj lokaj frandaĵoj tre bongustaj. La vendisto estis tre afabla kaj donis al mi specimenojn de lokaj bongustaĵoj por gustumi. Mi pentas, ke tiam mi ne aĉetumis.
Grandrapida trajno en la stacidomo de Urumĉio
Sekvante mian vojon surstrate, mi vidis infanon ludantan en la neĝo kun sia patro. Poste mi atingis stratangulon kaj tie rigardis homojn surstrate: kelkaj enirantaj konstruaĵojn, aliaj piedirantaj, taksio haltis kaj virino eniris ĝin, tipaj scenoj de ajna urbo en la mondo, sed kiuj varmigis mian koron dum neĝofalo fariĝis pli forta.
Mi vidis metrostaciojn tra la urbo kaj ankaŭ staciojn de rapidtrafikaj busoj en la ĉefaj avenuoj. En la sekva tago mi per grandrapida trajno iris al la urbo Turpano kaj poste revenis. La trajnstacio ankaŭ aspektas nova kaj moderna, kaj mi surpriziĝis pri tio, ke eĉ en tiom fora loko troviĝas tiom bona infrastrukturo, oportuna por turistoj kiuj volas mem esplori la urbon kaj ankaŭ por lokanoj.
Metrostacio inter du konstruaĵoj, unu pekin-stila (dekstre), alia ujgur-stila: laŭlonge de la Silka Vojo kulturoj intermiksiĝas kaj interŝanĝas.
Progreso atingis okcidentan Ĉinion kaj vivo fariĝas pli kaj pli facila kaj oportuna por lokanoj.
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat