El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pligrandiĝis Memorhalo pri Judaj Rifuĝintoj en Ŝanhajo

| 2020-12-10
Bookmark and Share

2020 estas la 75-a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Por pli bone konservi kaj memori la historion pri savado de judaj rifuĝintoj en Ŝanhajo dum la Dua Mondmilito, la Memorhalo pri Judaj Rifuĝintoj de Ŝanhajo akcelis pligrandiĝon. La ekspansio estis finita en la 8-a de decembro, kaj la memorhalo remalfermiĝis al la publiko. 


En 2007 en la distrikto Hongkou de Ŝanhajo la memorhalo estis starigita ĉe la situo antaŭe okupita de la Sinagogo Ohel Moshe. Post la ekspansio, la areo de la memorhalo pliiĝis al pli ol 4 000 kvadrataj metroj. La ekspozicio konsistas el ses partoj kun preskaŭ 1 000 eksponaĵoj, inter kiuj debutis multaj kulturaj restaĵoj, inkluzive de donacoj de judaj rifuĝintoj kaj iliaj posteuloj dum la Dua Mondmilito.




Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments