"Surtegmenta bieno" de lernejo en Hefei, Ĉinio
En iu elementa lernejo de Linquan-strato en la urbo Hefei de la provinco Anhui, mez-orienta Ĉinio, estas "bieno" sur la tegmento de la instrua domo, kun la areo de ĉirkaŭ 400 kvadrataj metroj. En la bieno oni povas kultivi legomojn. La lernejo regule malfermas terkulturajn klasojn en la bieno por ke la lernantoj spertu la procezojn de ter-preparado, semado, sarkado, fekundigo kaj rikoltado, kaj havu intereson de terkultivado kaj prizorgu fruktojn de agrikulturaj laboroj.
La 3-an de decembro, lernantoj de la elementa lernejo de Linquan-strato rikoltis kapsikojn en la bieno. (Fotis Xie Chen, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)
La 3-an de decembro, infanoj rikoltis rafanojn en la bieno. (Fotis Xie Chen, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)
La 3-an de decembro, infanoj dividis ĝojon de laboro. (Fotis Xie Chen, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat