El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Premidona ceremonio de Oskaro en 2021 okazos surloke

| 2020-12-07
Bookmark and Share


Pro la epidemio de KOVIM-19 multaj premiaj ceremonioj estis nuligitaj aŭ okazigitaj interrete. Laŭ la usona magazino Variety, la surloka premidona ceremonio de la 93-a Oskaro, kiel monumenta premi-ceremonio, okazos en la formo de ĉeesto de invititoj, kaj estos rekta elsendo en televido.


Laŭ la raporto, la 93-a ceremonio de Oskaro laŭplane okazus en la 28-a de februaro 2021, sed ĝi estas prokrastita al la 25-a de aprilo, unuflanke pro la epidemio, aliflanke por ke kinejoj povu remalfermiĝi printempe kaj pli multaj filmoj partoprenu en la konkurso. Membro de la Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj diris en la 1-a de decembro, ke la 93-a Oskaro okazos surloke. 


Laŭ tradicio, la ceremonio de Oskaro okazas jare en la teatro Dolby en Los-Anĝeleso de Usono, kun 3 400 sidlokoj. Tamen, pro la epidemio de KOVIM-19, ne estas certe, kiom da homoj povos esti permesitaj ĉeesti la ceremonion. 


Unu rilata laboranto tre bone informita pri la ceremonio malkaŝis, ke la akademio lastatempe faris prov-aranĝon en la teatro Dolby por eltrovi ĉiujn eblojn por la okazo. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments