El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Ĉinio donacis tablojn kaj seĝojn al mezlernejo por knabinoj en Ruando

| 2020-12-04
Bookmark and Share

La 2-an de decembro en Kigalio, ĉefurbo de Ruando, ĉina ambasadorejo en Ruando donacis 333 seriojn da tabloj kaj seĝoj al la mezlernejo por knabinoj FAWE por helpi lokajn lernantinojn teni socian distancon kaj subteni edukadon en Ruando.


La transdona ceremonio okazis en la mezlernejo FAWE. Pro manko de tabloj kaj seĝoj po du lernantoj de la lernejo uzas unu tablon. Por eviti propagiĝon de la epidemio de KOVIM-19, la lernejo prezentis peton pri tabloj kaj seĝoj al la ĉina ambasadorejo fine de oktobro. Ricevinte la peton, la ĉina ambasadorejo tuj decidis fari ĉion eblan por subteni la lernejon. 


Rao Hongwei, ĉina ambasadoro en Ruando, diris, ke edukado ĉiam estas unu el la aferoj, kiujn subtenas la ĉina ambasadorejo en Ruando. En nuna malfacila periodo, oni devas pli multe zorgi pri edukado de virinoj. 


137343814_15323883513081n.jpg

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, vizitis la mezlernejon FAWE en 2018. 


Redaktoro: Kang Caiqi 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments