Ĉu vi scias kio estas Nang?
Ujguroj estas unu el la 56 etnoj de Ĉinio, kaj plejparto de ili vivas en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Nang (Esperante nang-o) estas tipa ujgura bakaĵo simila al pano, tre ŝatata ne nur en Xinjiang, sed ankaǔ en la tuta Ĉinio. En Xinjiang, tamen ĝi estas trovebla en malsamaj grandecoj kaj kun malsamaj spicaĵoj aldonitaj al ĝi, kiuj varias laŭ la regiono. En la urbo Urumĉio estas loko, kie oni povas lerni pri tiu interesa bongustaĵo, vidi kiel ĝi estas farita, gustumi ĝin kaj aĉeti kelkajn por kunporti hejmen.
Bakisto kuiras nang-on.
Malsamaj nang-oj el ĉiuj regionoj de Xinjiang
Malsamspecaj nang-oj por gustumi
Bakisto klarigas al turistoj kiel oni preparas nang-on.
Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat