【E-radio】 75-jarulo el ĉina provinco Hunan famiĝis en interreto

| 2020-12-04
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Putin alte taksas ĉinajn atingojn en la batalo kontraǔ KOVIM-19

– Sondilo Chang'e-5 faris orbitan korekton

– Surpapera Malpermesita Urbo

– 75-jarulo el ĉina provinco Hunan famiĝis en interreto

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Putin alte taksas ĉinajn atingojn en la batalo kontraǔ KOVIM-19

 

La 17-an de novembro, dum la 12-a Pintkunveno de BRICS-landoj, rusa prezidento Putin diris, ke Ĉinio pruvis al la mondo, ke la nova koronviruso estas regebla, kaj Ĉinio starigis bonan modelon por aliaj landoj ĉiflanke. La 18-an de novembro, Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, dankis la pozitivan takson de prezidento Putin.

 

– Sondilo Chang'e-5 faris orbitan korekton

 

Je la 22a horo kaj ses minutoj de la 24a de novembro laŭ la pekina tempo, la sondilo Chang'e-5 plenumis la unuan orbitan korekton kiam ĝia motoro 3000N funkciis por ĉirkaŭ du sekundoj, kaj post tio ĝi daŭrigis sian vojaĝon al la Luno. Tiam la sondilo estis en orbito jam de ĉirkaŭ 17 horoj kaj estis je 160 mil kilometroj for de la Tero.

 

– Surpapera Malpermesita Urbo

 

La Muzeo de la Imperiestra Palaco kompilis kaj eldonis Kalendaron de Malpermesita Urbo en la sinsekvaj kvin jaroj de 1933 ĝis 1937. Ili estis tre popularaj, tamen pro milita ĥaoso ĉesis la eldonado. Ĉijare, okaze de la 600-jara jubileo de finkonstruado de la Malpermesita Urbo, la Eldonejo de Imperiestra Palaco eldonis Kompleton de 12 Kalendaroj de Malpermesita Urbo.

 

– 75-jarulo el ĉina provinco Hunan famiĝis en interreto

 

Peng Guofei estas 75-jara kamparano kiu loĝas en montara vilaĝo kies infrastrukturo estis plibonigita de la registaro dum la lastaj jaroj. Nun la vilaĝo havas 4G-interreton kaj fakuloj instruis vilaĝanojn pri rekta dissendo. Peng Guofei diligente lernis, komencis uzi interreton por helpi la disvolviĝon de sia vilaĝo kaj famiĝis. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping asertas, ke “ La tuta socio devas respekti, prizorgi kaj subteni maljunulojn, kaj certigi, ke ili havu feliĉan vivon kun pli da kaj pli bonaj aktivaĵoj por maljunuloj”.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments