Kavernaro de Mil Budhoj en Bezeklik
La Kavernaro de Mil Budhoj en Bezeklik estas interesa turismejo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. En Tang-dinastio (618-907), kiam budhismo estis la oficiala religio de Ĉinio, tiu loko disvolviĝis kiel kaverna templo, konata kiel "Ningrong-templo".
Daŭre restas 83 kavernoj, kaj en 40 el ili oni ankoraŭ povas admiri la restantajn murpentraĵojn, kiuj entute okupas la areon de pli ol 1 200 kvadrataj metroj.
Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments