El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yunnan de Ĉinio: necesejoj estas retfamaj

| 2020-12-02
Bookmark and Share

Por ke lokaj necesejoj havu belecon kaj oportunecon, la Yangbi-a Ji-a Aǔtonoma Gubernio sub la Dali-a Baj-a Aǔtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, konstruis necesejojn kun diversaj stiloj en siaj turismejoj. Ekzemple, en Guangming-vilaĝo oni konstruis necesejojn, kiuj havas aspektojn de arbradiko kaj nukso, celante harmoniigi la necesejojn kaj ĉirkaǔaĵojn. Ili estis finkonstruitaj en la fino de 2016 kaj ekfunkciis en 2017.


139546155_16064394753791n.jpg

Necesejo kun aspekto de arba radiko (fotita de Fan Fangyu el la novaĵagentejo Xinhua)


139546155_16064394753071n.jpg

Interno de la radik-forma necesejo (fotita de Jia Xiang el la novaĵagentejo Xinhua) 


139546155_16064394753441n.jpg

Necesejo nuks-forma (foto el la novaĵagentejo Xinhua)


En la necesejo vidiĝas, krom ejoj por viro kaj virino, ankaǔ "unuseksa ejo", ejo por patrino kaj bebo kaj tiu por handikapulo. En la gubernio estas 4 tiaj necesejoj -- krom la supre menciitaj, estas ankaŭ ekoartaj necesejoj Wudaoshui kaj Liudaoshui.


139546155_16064394754041n.jpg

Interno de la Wudaoshui-a Ekoarta Necesejo (fotita de Fan Fangyu el la novaĵagentejo Xinhua) 


139546155_16064394754311n.jpg

Turistoj fotas la Wudaoshui-an Ekoartan Necesejon (fotita de Fan Fangyu el la novaĵagentejo Xinhua)


La Wudaoshui-a Ekoarta Necesejo estas konstruita ĉemonte en la turismejo Shimenguan. Ĝi ŝajnas kaverno, kaj estas unika, okulfrapa kaj harmonia en la turismejo. En la turismejo estas ankaǔ kontenera necesejo spac-ŝpara, movebla kaj reuzebla. Ĝia vitro estas kovrita per unuflank-videbla membrano. La dezajno kontentigas postulojn de turistoj kaj povas ŝpari spacon.


139546155_16064394754581n.jpg

Kontenera necesejo en la turismejo Shimenguan (foto el la novaĵagentejo Xinhua)


139546155_16064394754841n.jpg

Alia retfama necesejo en la gubernio Yangbi (foto el la novaĵagentejo Xinhua)


La eksterordinaraj necesejoj tute renversis la fiksitan impreson de turistoj, kaj tiel ili famiĝis interrete.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments