El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Aperis Esperanta ekzercilo por aziaj lingvanoj: Memlingo

| 2020-12-01
Bookmark and Share

搜狗截图20年11月30日1345_2.jpg


Ĉu vi volas ekzerciĝi en Esperanto ĉiutage per via poŝtelefono? Sed vi ne trovis taǔgan ekzercilon en via propra azia lingvo? (Mondfama Duolingo-aplikaĵo provizas Esperanto-kurson nur por kvar eǔropaj lingvoj ĝis nun -- angla, hispana, portugala, franca). Do, Memlingo estas ekzercilo de Esperanto tra via kara azia lingvo. (La ligilo al Memlingo: http://m.esperanto.or.kr/


搜狗截图20年11月30日1344_1.jpg


La projekto de Memlingo estas komencita memore al 100-jariĝo de Korea Esperanto-Asocio, fare de Nomota Hiongun KIM, komputilisto kiu lernis Esperanton per interreto antaǔ 27 jaroj. En la diskuto de 100-jara jubileo de KEA (okt. 2020), la ideo de Duolingo/korea estis proponita, sed pruviĝis ke tio estas preskaǔ nerealigebla en 10 jaroj pro strategio de Duolingo. Do Nomota simple decidis krei unu novan, tre similan lernilon -- samtempe en pluraj aziaj lingvoj.


Memlingo havas tri kursojn. Kurso A por komencantoj, Kurso B por progresantoj kaj Kurso C por memorigado kaj parkerado de Esperanto-vortoj.


Memlingo donas nenian gramatikan klarigon. Ĝi estas iaspeca "lerno tra ekzemplo", kaj ĝi ripete kaj saĝe montras al vi "ekzemplojn", unu post la alia, iom post iom progresante. Do vi simple sekvas ĝin kaj vi alkutimiĝos al la lingvo, iom post iom.


Nun en Memlingo estas 600 eroj por A kurso, 500 eroj por B kurso, 500 eroj por C kurso. Iom post iom la enhavaj ekzempleroj aldoniĝos kaj la fina celo estas 2000 eroj por A kaj B kursoj, kaj 6000 eroj por C kurso. Nuna plano estas ke la kompletigo de enhavoj daǔros ĝis la fino de 2021.


Aziaj lernantoj ofte havas problemon de prononcado en Esperanto. Do la sono estas vere grava, kaj provizo de bela, neŭtrala Eseranto-parolo estas nepra por ekzercilo.


Ĝi pli fokusas al "sono". Vi povas lerni lingvon, simile al beboj kiuj lernas lingvon per imito de voĉsono. Do vi povas fari la samon en Memlingo, kaj vi lernos pli naturan Esperanton.


Kiu prononcas la ekzemplojn en Memlingo? Artefarita inteligento de Guglo! Kelkfoje la sono iom ne tre naturas pro iom stranga akcentado, sed ĝenerale la prononco estas bonkvalita.


Ĝi nun provas kursojn nur por 4 aziaj lingvoj, kaj 2 eǔropaj lingvoj (korea, ĉina, japana, vjetnama, franca, angla), sed iom post iom la gvidaj lingvoj pli multiĝos. Kandidataj lingvoj estas jenaj: taja, indonezia, hindia, tagaloga. La elekto de la proviza lingvo dependas de la aktiveco de movado de junuloj de tiu lingvo.


Memlingo estas interreta servo, ne poŝtelefona aplikaĵo. Do kion fari, se oni volas facile utiligi ĝin sur sia saĝtelefono? Simpla ideo estas uzo de "Bookmark"-funkcio, havebla en ĉiu speca saĝtelefono.


La unua enhavo estas preparita de aǔtomata tradukado, ne tre taǔga kvalito por la eduka celo. Do oni devas korekti la enhavon. Por okazigi plurlingvan ekzercilon, ni bezonas internacian kunlaboron de korektado. Korektado de lernilo estas preskaǔ senfina laboro, kaj do pluraj manoj kaj okuloj bezonas eĉ por unu lingvo.


Por la ĉina lingvo, pluraj homoj promesis helpi pri la korektado. El ili, S-ro Li Zhongmin (Arbsemo de Zhejiang) donis la plej multan korektadon. Se vi interesiĝas pri korektado de ĉi tiu ekzercilo, bonvolu sendi vian ret-adreson al hiongun@gmail.com, la organizanto de ĉi tiu kurso.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments