El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Alt-Teknika Foiro 2020

| 2020-11-30
Bookmark and Share

Antaŭ ne longe okazis Ĉina Alt-Teknika Foiro 2020 en la urbo Shenzhen de Guangdong-provinco. Jen kelkaj interesaj produktoj kaj teknikoj prezentitaj en ĝi.



Tiu ĉi aŭtosimulilo avertas kiam la ŝoforo faris ion kontraŭleĝe kaj tiel ĝi kontribuas eduki homojn por reala trafiko.



Elsendo de sporta matĉo per 5G-tekniko permesas al la spektanto elekti la plej taŭgan angulon kaj ankaŭ zomi laŭvole.



Transporti pretajn pecojn de konstruaĵo anstataŭ fari ilin surloke estas konata tekniko por rapidigi konstruadon, kaj ĉinaj firmaoj disvolvas teknikojn por faciligi ilian transportadon kaj muntadon sur la celloko. Tiun teknikon oni uzis por fari la portempajn hospitalojn en Wuhan, kiuj kaptis tutmondan atenton pro la rapideco de ilia konstruado.



Kamerao kun Artefarita Inteligenteco kapablas distingi piedirantojn kaj veturilojn kaj tiel pli efike monitori la trafikon, kolekti datumojn utilajn por trafikplanado kaj plibonigi la sekurecon por ŝoforoj kaj piedirantoj.



Tiuj robotoj kontrolataj per 5G-interreto estis kreitaj por kundanci ĉinajn tradiciajn operojn. Ili kapablas sinkrone kaj precize realigi delikatajn operajn movojn.



Flugrobotoj estis tre atentataj en la foiro. En la supra foto homoj rigardas flugroboton disvolviĝintan de DJI, ekipita kun kamerao kaj laŭtparolilo, kiu estis uzata en multaj lokoj de Ĉinio.



Tiu okulvitr-aspekta objekto estas masaĝilo. La firmao Breo, kiu ĝin fabrikas, havas divers-specajn masaĝilojn, kiuj rapide populariĝas en Ĉinio.



Infano amuziĝas rigardante sur ekranego la bildon, kiun ĝi desegnis sur tabulkomputilo. Tiu tekniko povas havi aplikojn en pluraj areoj, kiel ekzemple arto kaj edukado.



Subakva roboto prezentita de la firmao Fifiŝo en la foiro.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments