El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kolora parkejo en Chongqing, Ĉinio

| 2020-11-27
Bookmark and Share

1126780141_16062045936501n.jpg


Lastatempe en la "kvardimensia magia urbo" Chongqing aperis nova vizitindaĵo: la ĵus finkonstruita kaj ekfunkciigita eko-parkejo Jinyunshan en Beibei-distrikto de Chongqing-urbo. Ĝi estas ankaǔ la unua kolora subĉiela parkejo de la urbo. La parkejo kovras terareon de ĉirkaǔ 0,6 hektaro kun haltejoj por familiaj aǔtoj, ŝargiloj por elektraj aǔtoj, haltejoj por busoj kaj tiuj por handikapulaj veturiloj -- sume 99 haltejoj. 








Plejparto de la parkejoj distingas parkumejojn per simplaj blankaj linioj, sed en tiu ĉi parkejo oni signas ilin per desegnaĵoj kaj ceramikaj partikloj ruĝaj, flavaj kaj bluaj, kiuj estas facile distingeblaj. Tio ne nur pli bone protektas vojojn en la parkejo, sed ankaǔ pliigas froton inter veturiloj kaj vojoj por certigi sekurecon dum parkado. La plej grava estas, ke tiu mojosa dezajnado beligas kaj kolorigas la parkejon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments