El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping faros videan paroladon por 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL

| 2020-11-27
Bookmark and Share


La 26an de novembro Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke en la 27a de novembro en Nanning de Guangxi malfermiĝos la 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Pintkunveno de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pri Komerco kaj Investo, kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faros videan paroladon.


La ekspozicio kun la temo "komuna konstruado de 'La Zono kaj Vojo' kaj komuna prosperigo de cifereca ekonomio" okazos fizike kaj virtuale. Krom entreprenoj el Ĉinio kaj la dek landoj de ASOAL, ankaŭ partoprenos aliaj el 22 landoj, inkluzive de Japanio, Francio, Italio kaj Rusio.


Proparolanto de Ĉina Ministerio pri Komerco Gao Feng diris, ke diversindustriaj establaĵoj, komercaj asocioj kaj kunlaboraj kanaloj sendos pli ol 3 000 homojn enlandajn kaj eksterlandajn al la ekspozicio por aĉetado kaj intertraktado.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments