El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Ekspoziciejo pri klasifikado de hejmaj forĵetaĵoj en Hefei, Ĉinio

| 2020-11-26
Bookmark and Share

La 22-an de novembro en la distrikto Baohe de la urbo Hefei de la provinco Anhui, orienta Ĉinio, malfermiĝis la ekspoziciejo pri klasifikado de hejmaj forĵetaĵoj, kiu estas senpage vizitebla. Laŭraporte, la konstruaĵo estis neuzita transporta stacio de forĵetaĵoj, kaj loka registaro transformis ĝin en scienc-popularigan ekspoziciejon. Kun areo de preskaŭ mil kvadrataj metroj, la ekspoziciejo havas multajn eksponejojn kaj spertejojn, sisteme prezentas sciojn pri klasifikado de hejmaj forĵetaĵoj per scienc-popularigo, amuza interago kaj farado de metiartaĵoj.  


La 22-an de novembro en la ekspoziciejo laboranto (dekstre) helpis infanon fari mediamikan manartaĵon. Fotis Zhou Mu, raportisto de lanovaĵagentejo Xinhua.  


La 22-an de novembro, patro kun sia filo vizitis la ekspoziciejon. Fotis Zhou Mu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.  


La 22-an de novembro en la ekspoziciejo oni spertis interagon. Fotis Zhou Mu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.  


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments