Sunsubiro en la parko Lianhuashan, Shenzhen
La parko Lianhuashan, en Shenzhen, estas konata ĉefe pro la statuo de Deng Xiaoping, iama gvidanto de Ĉinio kiu estigis la politikon “Reformado kaj Pordmalfermo”, sur la montopinto. El tie estas bela rigardo de la urbo, kaj multaj homoj vesperiĝe kolektiĝas en tiu loko por admiri kaj foti la sunsubiron.

Subiranta suno flankenlumigas la statuon de Deng Xiaoping

La urbo rigardata el la montopinto antaŭ sunsubiro

Virino sin fotas dum sunsubiro

Grupo pozas por fotoj antaŭ la statuo de Deng Xiaoping

Viro faras panoraman foton de la urbo dum sunsubiro

Homoj fotas kaj filmas la sunsubiron

Sunsubiro en Shenzhen
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



